Pelé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pele alidirektas ĉi tien. Vidu Pele (apartigilo) por aliaj signifoj.
Pelé
atakantomezkampulo
Personaj informoj
Plena nomo Edison Arantes do Nascimento
Naskiĝo 23-an de oktobro 1940
en Três Corações
Morto 29-an de decembro 2022 (2022-12-29)
en Morumbi District
Kromnomo Pelé
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio avanulo
Junularaj kluboj
1952-1956
Bauru EC
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)
1956-1974
1975-1977
Santos FC
New York Cosmos
729 (784)
79 (57)
Reprezentado**
1956-1971 Brazilio 92 (77)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .
** Startoj kaj goloj en reprezentado
aktualaj laŭ la .

vdr

Pelé [peLE] (artistnomo de Edison Arantes do Nascimento; naskiĝis la 23-an de oktobro 1940 en Três Corações - mortis la 29-an de decembro 2022) estis brazila futbalisto.

Li estas konsiderata unu el la plej elstaraj aŭ eĉ la plej elstara futbalisto en la tuta historio, kaj lia nomo estas fama en la tuta mondo. Nenio mankis en lia repertuaro kiel atakanto.

Li komencis sian junulan karieron en Bauru AC el Bauru, gvidata de elstara emerita ludisto Waldemar de Brito. En 1956 li iris al Santos FC en Santos, kaj restis en tiu teamo dum preskaŭ la tuta kariero. Li eniris la brazilan nacian teamon nur dek monatojn poste.

Li akiris internacian famon en 1958, kiam li gajnis la Futbalan Mondpokalon en Svedio kun la Brazila nacia teamo. Pelé havis nur 17 jarojn, sed tamen li faris ses golojn dum la turniro, inkluzive du en la finalo kontraŭ Svedio. Lia unua golo en la finalo estis tre okul-frapa.

Pelé gajnis entute tri mondpokalojn (1958, 1962 kaj 1970), kaj tio estas rekordo por individua ludisto. Li ankaŭ ludis en la mondpokalo de 1966. Tamen, indas diri ke en 1962 kaj 1966 lia kontribuo estis limigita de vundiĝoj en la unuaj ludoj. Entute li faris dek du golojn dum kvar mondpokaloj: ses en 1958, unu en 1962, unu en 1966 kaj kvar en 1970.

Dum lia vivo li faris 1281 golojn dum oficialaj ludoj. En la 19-a de novembro de 1969, je 23h11 en la Stadiono Maracanã en Rio de Janeiro, li faris sian 1000-an golon dum la matĉo CR Vasco da Gama 1 - 2 Santos FC. 65157 homoj spektis la matĉon de la turniro Roberto Gomes Pedrosa, tiama nacia turniro de Brazilo. La golo estis frukto de punŝoto kaj la viktimo estis la golisto Andrada.

Li estis Ministro pri Sportoj de Brazilo de 1995 ĝis 1998.

Pelé kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Francisco Almada varbis lian subtenon al Esperanto. Kvankam Pelé ne parolas la lingvon, li publike vorte subtenis ĝin. Pro tio Almada aperigis esperantan tradukon de aŭtobiografio de Pelé, Mi estas Pelé.[1],[2]

Esperanto estos ĝenerale tre utila al sportistoj por interproksimigi ilin kaj faciligi por ili amikajn kaj sportajn interrilatojn.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Trovu « Pelé » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»