Petrobras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrobras
publika kompanionegoco • entrepreno • ĉeno de benzinejoj • organizaĵo pri edukado vd
Dum 3-a de oktobro 1953 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Eg3 Combustibles S.A.
Jura formo Anonima societo
Fondintoj Getúlio Vargas vd
Ĉefestro(j) José Mauro Ferreira Coelho • Ivan Monteiro • Roberto Castello Branco • Joaquim Silva e Luna • Caio Paes de Andrade vd
Sidejo Rio-de-Ĵanejro
Lando Brazilo
Dungitoj 52 000 (stato: 2020)
Agokampo naftogasobiobrulaĵo
ISIN-kodo BRPETRACNPR6
Posedataj kompanioj Quattor • Transpetro • Termobahia vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Petrobras (portugale : Petrobras, mallongigo de "Petróleo Brasileiro") estas ŝtat-posedata naftokompanio posedata de la brazila registaro. La sidejo de la kompanio estas en Rio-de-Ĵanejro [1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao estis fondita en 1953 fare de la Prezidanto de Brazilo, Getúlio Vargas, kaj havis monopolon en la naftoindustrio en Brazilo ĝis la fino de la 1990-aj jaroj. En 1997, la naftomerkato en Brazilo estis malfermita al eksterlandaj kompanioj, kaj la "Nacia Petrola Agentejo" (ANP) estis kreita kies rolo estas kontroli la energimerkaton. Nuntempe, la firmao produktas pli ol 2 milionojn da bareloj da petrolo tage, same kiel diversajn naftajn produktojn. La firmao posedas naftorafinadojn kaj petrolŝipojn. Petrobras estas konata pro sia kapablo utiligi sofistikan teknologion por subakva naftominado en la profundoj. Ĉirkaŭ 30% de la akcioj de la firmao estas posedataj de la brazila registaro. La privataj akcioj estas komercitaj sur la Sao Paulo Stock Exchange (BOVESPA), kaj sur la Novjorka Borso (NYSE).

Ekde 1953, Petrobras ankaŭ okupiĝis pri la prilaborado de naftoardezo, uzante la Petrosix teknologion kiun ĝi evoluigis por ĉerpi naftoardezon de oleardezo. En 1982, la agado de eksperimenta instalaĵo komenciĝis, kaj en 1992, agado por komerca produktado komenciĝis de la sama instalaĵo. Nuntempe, la firmao funkciigas du tiajn rafininstalaĵojn. La plej granda el ili prilaboras 260 tunojn da oleardezo je horo.

Petrobras funkciigis la plej grandan borplatformon en la mondo, Petrobras 36, ĝis eksplodo mallevis ĝin la 15-an de marto 2001. Petrobras vastigis sian gamon da operacioj preter la limoj de Brazilo. Nuntempe, Petrobras kontrolas naftoindustriojn kaj elektrocentralojn en 16 landoj en Afriko, Nordameriko, Sudameriko kaj Azio.

La 19-an de decembro 2005, Petrobras anoncis komercan partnerecon kun "Nippon Alcohol Hanbai" bazita en Japanio, por eksporti etanolon el Brazilo. La komuna kompanio "Brazilo - Japana Etanolo" intencas krei merkaton por etanolaj produktoj en Japanio.

La 21-an de April 2006, brazila prezidento Lula da Silva anoncis la sendependecon de Brazilo de importado de naftaj produktoj, sur la Petrobras P-50-platformo, kiu estas uzata por stoki kaj malŝarĝi naftajn produktojn.

En 2007, ĉe la marbordo de Brazilo estis malkovrita naftokampo de grandegaj dimensioj, malkovro kiu povas igi ĝin naftopotenco kaj unu el la plej grandaj naftoproduktantoj en la mondo, samskale kiel Niĝerio kaj Venezuelo [3][4].

En 2013, Petrobras estis la 20-a en la listo de la plej grandaj publikaj kompanioj en la mondo, laŭ la revuo Forbes.

Ekde 2014 la Federacia Polico de Brazilo esploras la engaĝiĝon de administrantoj de kompanio, policistoj kaj brazilaj ŝtatistoj en afero de monlavado en grandega skalo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1993, la firmao estis nomita Petrobra's, nomo kiu estas malĝusta laŭ la portugala lingvo, por allogi investantojn de ekstere. Post tio la nomo estis ŝanĝita al la nuna nomo - Petrobras. En 2000, la nomo estis ŝanĝita al "petrobrax", sed post kelkaj monatoj la ŝanĝo estis prirezignita, ĉar ekzistis multe da kritiko pri forlasado de la sufikso "Bras" asociita kun Brazilo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]