Querino Neto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Querino Neto
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1997 (1997-12-11) (26-jaraĝa)
Lingvoj portugalaEsperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Querino Neto (naskiĝis en Maceió la 11-an de decembro 1997), plenanome José Querino de Macêdo Neto estas brazila esperantisto, prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (2018-aktuale), kaj jam rolis kiel kontrolkonsilanto (2016-2017) kaj sekretario (2017-2018). Li jam agadis en TEJO kiel komitatano A (2017-2019), komitatano Ĉ (2020-aktuale), komisiito pri Edukado (2017-2018), komisiito pri Landa Agado en Ameriko (2018-2019), ĝenerala komisiito pri Landa Agado (2019-2020), membro de Elekta Komisiono (2018-2019) kaj ĝenerala sekretario[1] (2019-2020). Krome, li venkis la TEJO-konkurson Partoprenu IJK-n em 2017 kaj estis unu el la trejnistoj de la projekto Florigu Egalecon inter Junuloj en 2018. En Brazila Esperanto-Ligo li estis vicprezidanto (2019-2021). Akademie, li fakas pri Juro kaj studis en la Federacia Universitato de Alagoaso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.