Gerardo Machado
| Gerardo Machado | |
|
5-a
|
|
| En funkcio: 20-a de majo 1925 – 24-a de aŭgusto 1933 |
|
| Carlos de la Rosa | |
| Antaŭulo | Alfredo Zayas |
| Sekvanto | Carlos Manuel de Céspedes y Quesada |
|
|
|
| Naskiĝo | 28-an de septembro 1871 en |
| Morto | 29-an de marto 1939 en |
| Nacieco | kubano |
| Politika partio | Liberala Partio |
| Edzo/ino | Elvira Machado Nodal |
| Infanoj | Laudelina (Nena) Machado-Machado Angela Elvira Machado-Machado Berta Machado-Machado Leonor Machado Heriberto Machado |
Gerardo Machado y Morales (n. la 28-an de septembro 1871, Camajuaní – m. la 29-an de marto 1939, Miami Beach, Florido) estis la kvina prezidanto de la Kuba Respubliko.
Enhavo |
Infanaĝo, junaĝo kaj vojo al la regado [redakti]
Machado naskiĝis la 28an de septembro 1871 en Camajuaní, filo de kubaj kreoloj kiu ne apartenis al riĉa familio. Tre juna eniris en la Kuba Liberiga Armeo, kie estis tre aktiva kaj eĉ estis generalo. Batalis en la antikva provinco Las Villas kune kun José Miguel Gómez, la homo kiu poste agnoskis lin kiel Sekretario pri Regado. En 1917 partoprenis la ribelon nomata La Chambelona, kiu estis malgranda politika milito kiu kulminis per la venko al la Liberala Partio, kiun apartenis Machado. Machado estis grava kadrulo de la General Electric Company. kaj vicprezidanto de la Cuban Electric Company.
Diktaturo [redakti]
Ekde la jaro 1924 dum prezidenta kampanjo, anoncas sian elektan programon en kiu li substrekas projektojn rilate al socia bonstato, edukado, sano kaj stratoj. La emblemo de lia kampanjo estis: "akvo, vojoj kaj lernejoj". Estis elektita kiel Prezidanto de la respubliko kaj ekregis la 20an de majo 1925. Dum lia regato menciindas la konstruadon de la Havana Kapitolio, de la Ĉefa Strato kaj diversaj sed sensignifaj ekonomiaj atingitaĵoj. Lia mandato karakteriziĝis pro feroca subpremo kontraŭ la opozicio. Dum lia prezido realigis ferocan batalon kontraŭ la kubaj komunistoj, kiuj trovis en Machado gravan kaj danĝeran malamikon. Dum tiu ĉi epoko komenciĝis la fortigado de la revoluciaj movadoj.
Fortigado de la opozicio. Malvenko de Machado [redakti]
Machado kiu perfortis la kuban konstitucion, estis reelektita dum balotadoj (kiuj ankoraŭ ne estas tute klaraj). Dum lia regado, ankaŭ prezentiĝis gravaj revoluciaj elstaruloj kiaj Julio Antonio Mella, Rubén Martínez Villena kaj naskiĝanta Antonio Guiteras Holmes.
La 10an de januaro 1929, Mella estas murdata kio levigas la opozician movadon. La 12an de aŭgusto 1933, okazis revolucia striko enkapigita de Rubén Martínez Villena; Machado estis venkita kaj devigata elmigri al Usono kun 2 milionoj da usonaj dolaroj en liaj valizoj. Tie forpasis en 1939.
Valorado [redakti]
La kuba intelektulo Rubén Martínez Villena, dum la Malsata Striko de Julio Antonio Mella, lin nomis: "Asno con Garras" (ansero kun ungegoj)