Hispana koloniado de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo diakronika kiu montas la areojn de Ameriko kiuj en iu momento apartenis al la Hispana Imperio.
  • ██  La Hispana imperio en la plej etendiĝo ĉ. 1790
  • ██  Regionoj kun hispania influo sed neniam regataj aŭ kun mallonga regado
  • ██  Posedaĵoj de la Portugala Imperio regataj de Hispanio inter 1580-1640 pere de dinastia aneksiĝo, 15801640.
  • ██  Teritorioj forperditaj en aŭ post 1717 per la Traktato de Utrecht.

La Hispana koloniado de Ameriko estis la esplorado, konkerado kaj politika regado en la plejparto de la okcidenta hemisfero de la Hispana Imperio. Ĝi estis iniciatita de la hispanaj konkistadoroj kaj evoluigita de la Monarkio de Hispanio pere de ĝiaj administrantoj kaj misiistoj. La instigoj por kolonia vastiĝo estis la komerco kaj la kristanigo de la indiĝenoj de la Romkatolika Eklezio. Ĝi daŭris dum pli ol kvar cent jaroj, de 1492 ĝis 1898.

Komenciĝante kun la alveno en 1492 de Kristoforo Kolumbo, dum preskaŭ kvar jarcentoj la Hispana Imperio disetendiĝis laŭlonge de la plej granda parto de nuntempa Centrameriko, insuloj en Karibio, kaj Meksiko; multe de la resto de Nordameriko inkluzive de la sudokcidento, sudo, kaj la okcidenta marbordo de Usono; kaj postulita teritorio en nuntempa Brita Kolumbio, Kanado; kaj usonaj ŝtatoj Alasko, Vaŝingtonio, kaj Oregono; kaj la duonokcidento de Sudameriko. En la komenco de la 19-a jarcento la ribelaj movadoj gvidis al la sendependeco de la plej multaj hispanaj kolonioj de Ameriko, krom por Kubo kaj Puerto-Riko, prirezignita en 1898 pro la Hispana-usona milito, kune kun Gvamo kaj Filipinoj en Pacifiko. La perdo de Hispanio de tiuj lastaj teritorioj metis finon al la hispana koloniado en Ameriko. Tamen, la kultura influo daŭre restas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]