Ernesto Lecuona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ernesto Lecuona

Kuba komponisto
Naskiĝo 6-a de aŭgusto, 1895
en Havano, Kubo
Morto 29-a de novembro, 1963
en Santa Cruz de Tenerife, Kanarioj, Hispanio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ernesto Lecuona y Casado [erNESto leKŬOna i kaSAdo] (6-a de aŭgusto, 189529-a de novembro, 1963) estis kuba komponisto kaj eŭskido.


Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de hsipana ĵurnalisto kiu loĝis en Kubo, eklernis pianludadon sub la aŭspicio de sia fratino Ernestina. Li estis mirinfano, kies unua recitalo okazis je la aĝo de kvin jaroj, kaj 13-jaraĝa verkis sian unuan komponaĵon titolita Kubo kaj Ameriko, por koncerta ensemblo.

Li studis en la Muziklernejo Peyrellade kune kun Antonio Saavedra kaj la famulo Joaquín Nin. Lecuona brile finis siajn studojn en la Nacia Muziklernejo per Ora Medalo pro interpretado kiam ankoraŭ estis nur 16jara knabo. Ekster Kubo komenciĝis lia kariero en la "Aeolian Hall" (Novjorko) kaj daŭrigis siajn studojn en Francio kun Maurice Ravel. Li enkondukis la unuan latinamerian orkestron en Usono.

Kune kun Gonzalo Roig kaj Rodrigo Prats, formas la plej grava triopo de komponistoj de la kuba lirika teatro kaj speciale de la zarzuelo. La plej grava kontribuo de Lecuona al la teatra genro estas la definitiva versio de la kuba romanco. Inter liaj verkoj rimarkindas la zarzueloj Canto Siboney, Damisela Encantadora, Diablos y Fantasías, El Amor del Guarachero, El Batey (1929), El Cafetal, El Calesero, El Maizal, La Flor del Sitio, Tierra de Venus (1927), María la O (1930) kaj Rosa la China (1932); la kanzonoj Canto Carabalí, La Comparsa kaj Malagueña (1933), al lia verkaro ankaŭ apartenas Andalucía; liaj pordancaj verkoj, Danza de los Ñáñígos kaj Danza Lucumí; la opero El Sombrero de Yarey, la Rapsodia Negra por piano kaj orkestro, kaj Suite Española i.a.

Per liaj plej gravaj zarzueloj, Ernesto Lecuona klasike formigis la kuban zarzuelon rilate al la genro kaj stilo. En 1942 lia komponaĵo Siempre en mi Corazón estis nomumita al la Oskar-premio kiel plej bona kanzono; perdante ĝin nur kontraŭ White Christmas.

En 1960, tre malkontenta pro la regado de Fidel Castro, Lecuona translokiĝas al Tampa, Usono. Dum la sekvantaj jardekoj, la kuba muzika historio, sub la premo de la oficiala komunisma partio, ne agnoskis la socian kaj kulturan kontribuon de tiu ĉi artisto, precizendas, ke la disvastigo de lia verkara ŝuldiĝas al la granda penado de lia amiko kaj artista kunlaboranto Orlando Martínez, kaj ankaŭ de la muzikologo kaj pianisto Odilio Urfé. Tamen, la preso kaj kritiko -kaj ekstere kaj ene de la lando— ĉiam estis favora al Lecuona.

Tri jarojn poste li forpasis en Santa Cruz de Tenerife, Kanariaj Insuloj, dum ferioj por konatiĝi kun la naskiĝloko de liaj gepatroj. Liaj restaĵoj ripozas ĉe la tombejo de Gate of Heaven, en Hawthorne, Novjorko.

Ernesto Lecuona aperas kiel ĉefrolisto en la romano La isla de los amores infinitos (La insulo de la senfinaj amoj) (Grijalbo, 2006), de la kuba verkistino Daína Chaviano, kiu ankaŭ omaĝas lin komencante romanon per la citaĵo: "Estás en mi corazón, aunque estoy lejos de ti" (Vi estas en mia koro, kvankam mi estas malproksime de vi) prenita de unu el liaj plej famaj verkaĵoj.

Operoj[redakti | redakti fonton]

* El Sombrero de Yarey

Filmoj kun muziko de Lecuona[redakti | redakti fonton]

  • Under Cuban Skies, MGM (1931)
  • Free Soul, MGM (1931)
  • Susana Lenox, MGM (1931)
  • Pearl Harbor, MGM
  • La Cruz y La Espada, MGM
  • Always in My Heart, Warner Bros. (1942)
  • One More Tomorrow, Warner Bros. (1946)
  • Carnival in Costa Rica, 20th Century Fox (1947)
  • Maria La O (meksika filmo)
  • Adiós, Buenos Aires (argentina filmo)
  • La Última Melodía (kuba filmo)
  • 2046 (2004) (ĉina filmo)
  • La Isla (2005)
  • fresa y chocolate kuba filmo (1993)

Muziko (elektita)[redakti | redakti fonton]

Por-piana

    • Suite Andalucía
      • Córdova/Córdoba
      • Andaluza
      • Alhambra
      • Gitanerías
      • Guadalquivir
      • Malagueña
    • San Francisco El Grande
    • Ante El Escorial
    • Zambra Gitana
    • Aragonesa
    • Granada
    • Valencia Mora
    • Aragón

Valsoj

    • Si menor (Rococó)
    • La bemol
    • Apasionado
    • Crisantemo
    • Vals Azul
    • Maravilloso
    • Romántico
    • Poético

Aliaj Kanzonoj

    • Zapateo y Guajira
    • Rapsodia Negra
    • Canto del Guajiro
    • La Habanera
    • Tres miniaturas
    • Polichinela
    • Bell Flower
    • Cajita de música
    • Mazurka en glissado
    • Preludio en la noche
    • Diario de un niño
    • Yumurí
    • Zenaida
    • Benilde
    • No me olvides
    • Melancolía
    • Orquídeas
    • La primera en la frente
    • La Comparsa
    • El tanguito de mamá (ankaŭ nomata "A la antigua")
    • La danza interrumpida
    • La mulata
    • Arabesque
    • Ella y yo
    • La Cardenense
    • Al fin te vi
    • Impromptu
    • Los Minstrels
    • Gonzalo, ¡no bailes más!
    • ¡Que risa me da! Mi abuela bailaba así
    • ¡No hables más!
    • No puedo contigo
    • ¡Echate pa'llá María!
    • Ahí viene el chino
    • ¿Por qué te vas?
    • Lola está de fiesta
    • En tres por cuatro
    • Danza Lucumí
    • ¡Y la negra bailaba!
    • La conga de medianoche
    • Danza de los Ñáñigos
    • Yo soy así
    • Pensaba en ti
    • Dame tu amor
    • Amorosa
    • Mis tristezas
    • Como baila el muñeco
    • Futurista
    • Burlesca
    • Mientras yo comía maullaba el gato
    • La 32
    • ¡Y sigue la lloviznita!
    • El miriñaque
    • Eres tú el amor
    • Andar
    • Muñequita
    • Tú serás
    • Negrita
    • Aquí está
    • Melancolía
    • Lloraba en sueños
    • Negra Mercé
    • La negra Lucumí

[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]