Diskuto:Kubo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la paĝo pri "Kubo" aperas la jeno:

Rasa konsisto: blankuloj - 66%, nigruloj - 12%, mestizoj - 22%.

La ideo pri homaj rasoj estas tamen tute nescienca, kaj plejparte fikcia. La nocioj "nigrulo", "blankulo" k.t.p. estas apenaŭ difiniblaj, kaj la kriterioj por uzi tiujn terminojn variegas de lando al lando, kaj estas precipe socie bazitaj.

Efektive, se oni science (genetike) aliras la aferon de homaj rasoj, oni trovas, ke la plej grandaj diferencoj inter diversaj homgrupoj troviĝas ĉiuj ene de la Afrikaj popoloj. Kaj eĉ tiuj diferencoj estas tro malgrandaj por ke oni povu vere paroli pri rasoj. Sed se oni tamen volus ekuzi rasan dividon de la homaro, surbaze de efektivaj mezureblaj kaj objektive konstateblaj kriterioj, oni ricevus rasan dividon kun kelka deko da diversaj rasoj nur ene de Afriko, dum la cetero de la homaro (inkluzive de la blankuloj, flavuloj k.t.p.) estus ĉiuj en unu sama raso.

Tial mi proponas en la Vikipedio tute ne paroli pri homaj rasoj, krom en artikolo "Klasifiko_de_Etnoj", kie la fikcieco de la tuta afero estu klarigita, anstataŭ la tie nun aperanta tute neĝisdata babilado pri rasoj.

  • Se neniu protestos, mi simple forigos la mencion pri "Rasa konsisto" ĉe "Kubo". En multaj aliaj landaj artikoloj ja ĉiuokaze en aperas tiaj informoj.

Komentoj?

Bertilo WENNERGREN

Mi konsentas, ke raso ne estas scienca ideo, sed ĝi ja ekzistas kiel socia ideo. Multaj homoj konsideras sin kiel membrojn de rasoj, kaj necesas uzi rasajn klasifikojn pro kompreni iujn sociajn situaciojn. Mi opinias, ke la informoj pri rasa konsisto restu. -- AdamRaizen

La problemo pri tiu aliro estas, ke la sociaj grupoj diversmaniere etikedataj per rasaj terminoj, ne estas la samaj en diversaj landoj, kaj do ne estas kompareblaj. La nuna prezento, kiun procentovaloroj, donas la impreson, ke temas pri io, kio estas kompareble de lando al lando. Persono, kiu estas socie "mestizo" en unu lando, estus simple "blankulo" en alia, kaj "negro" en tria lando, kaj tute ne havus "rason" en kvara lando. Cetere, se indiko kiel "blankuloj 33%" estu komprenata kiel indiko pri socia grupaparteno, necesas aldoni klarigojn, kiel oni "difinas" la ideon "blankulo" en la koncerna lando. Alie la ŝajne objektivaj statistikaĵoj fariĝas nuraj trompoŝajnoj. Bertilow 16:13, 14. Apr 2003 (UTC)

Nu, klare kompleta artikolo inkluzivus ĉiujn tiajn detalojn. Tio nur signifas, ke la artikolo ankoraŭ ne estas tute kompleta, ne ke oni devas forigi la informojn. Intertempe, eble oni aldonu en iu artikolo, eble homaj rasoj, klarigon pri la neceso konsideri tiajn sociajn difinojn kaj la nekomparebleco tra malsamaj landoj, kaj ligu al tiu artikolo. -- AdamRaizen

Se mi bone memoras, la oficiala memdifino en Kubo estas ne "raso", sed "haŭtkoloro". Do, unue ĉar la koncernatoj mem difinas sin tiaj kaj due ĉar tio ja estas socia realo (en Kubo malpli ol en aliaj ĉirkaŭaj landoj), mi proponas remeti la tekston, sed ne sub "raso", sed "haŭtkoloro". Vikipediisto: Vilhelmo


La ĉefa artikolo de Kubo estu la lando[redakti fonton]

Mi sugestas ke oni uzu la artikolon Kubo por la lando; la geometrian definon oni redaktu kiel Kubo (geometrio). La ŝanĝo estis farita en decembro 2004, kaj la kialo estas dubinda. Se oni rigardas la "ligilojn tien ĉi", oni povas vidi ke preskaŭ ĉiuj temas pri la lando, kaj do la vizito al la artikolo estas malkomforta. Krome, la diferenco inter lando kaj insulo estas ĉikaze malgrava.

Vikipediisto:Tonyo

Uzanto kampulo aldonis novajn ligojn kaj redaktis artikolon pri medioj en Kubo

Ĉu uzo aŭ misuzo?[redakti fonton]

Mi forigis la komenton misuzo de Esperanto. Estas fakto ke ĉiu lingvo estas uzata/uzebla por plej diversaj celoj kaj funkcioj. Tial ŝajnas al mi strange paroli pri misuzo. Kiel lingvo de sanktuloj Esperanto estus ege malmulte uzata... Montanesko 09:06, 9. Maj 2005 (UTC)

Ĉiukaze la kubana registaro misuzas la tieajn Esperantajn asociojn kiel medion de ŝtata propagando. Ĉu tio ne signifas misuzon de Esperanto? Uzanto kampulo 9. majo 2005 14.45 (UTC)

Vi certe pravas, sed oni uzas ankaŭ la anglan, francan por propagando.

1) laŭ la declaracio de Bulonjo estas esperantisto ĉiu, kui ellernis Esperanton kaj uzas ĝin, kio ajn estu la celo.

Tiu unu argumento sufiĉu, tamen mi aldonos, ke se oni forigus ĉian vivon de Esperantujo kiam E-o esti plimalpli favorata aŭ uzata de registaro kun celo propagandi politike pere de tio oni devus forigi la duonon de la tuta historio de E-o kaj de ties historio ! (kaj ĉu oni rigardos "mis" ĉiu politika uzo ? aŭ nur de registaroj ? se 2 kial ? se 1 ĉu SAT estas misuzanto de E-o !!!

Se E-o vola esti lingvo ĝi ne rajtas dekreti kio estas misuzo, kaj kio ne estas misuzo de ĝi, ĉo oni diras tiaj aferoj pri la franca, angla, rusa, ktp?!

(Eliott)

Dum la 1930-aj kaj 1950-aj jaroj multfoje la komunistaj esperantistoj diris ke la neŭtralaj esperantistoj misuzis Esperanton, ekzemple en 1949 en Ĉeĥoslovakio, ke "kapitalista internacia reakcio misuzas tutmondan esperantistan movadon por trompaj imperialistaj celoj kaŝitaj sub devizo de kosmopolitismo"... "Vero unuflanke de la Pireneoj, malvero aliflanke" (kaj reciproke) diris jam Pascal. Ke tiu rigardo al historio donu iom da humilo al niaj nunaj inkvizitoroj! (Eliott)

Unue - Mi dankas al nekonata esperantisto, kiu ĝustigis miajn erarojn. B.v. anonci sin. Due - Ankaŭ ne videblas, kiu skribis tion aldonon: "Kontraste al la tre malbona stato de la politikaj kaj civitanaj rajtoj, menciindas ke kelkaj el la ekonomiaj kaj socialaj homaj rajtoj estas sekvataj pli ol en multaj aliaj samregionaj landoj. Ekzemple, la edukado kaj la sansistemo por la ĝenerala publiko estas pli bonaj en Kubo ol en ĉiuj aliaj latinamerikaj landoj." Tio pravas nur limigite. Ekz: Se la kubana registaro sin gloras pri plena dungiteco kiel pruvo de "siaj" homaj rajtoj, oni devas scii, ke estas je la kosto de produktiveco kaj konsekvence vivnivelo. Unu persono laboras en iu laborejo, kaj tri aliaj rigardas lin senokupe.

- Jes, kara: Kubo malrespektas la homrajton je kapitalismo! Sed serioze: Laborstreso praktike ne ekzistas en Kubo. Kaj starigi sistemon de materia intereso ĉe la laboro estus verŝajne bonefika. Vikipediisto: Vilhelmo

La edukado sistemo estas instrumento de daŭra indoktrinacio kaj teroro de opinio. Kritikaj studentoj estas forpelitaj el la universitatoj - pri tio plendas la internacia asocio por homaj rajtoj (IGFM). --Vikipediisto:80.132.59.207 08:50, 10. Maj 2005 (UTC)

La Konsilantaro pri Homrajtoj en Ĝenevo pentras relative bonan bildon pri Kubo. Vikipediisto: Vilhelmo

Ĉu en Kubo oni devigas lernejanojn saluti la nacian flagon kaj ĵuri fidelecon al la patrio? Mi aŭdis, ke tio okazas en multaj faŝismaj landoj, ekzemple en Afriko kaj ankaŭ en aliaj kontinentoj. Lingvano 09:00, 10. Maj 2005 (UTC)

Entrudiĝis ankaŭ en Esperanta traduko la multlingva versio de la t.n. "Kvin Herooj", la nova kubana epopeo laŭ la devizo "kaptu la ŝteliston". --Vikipediisto 26 februaro 2007

- "Kaptu la ŝteliston"? Mi konsilas al vi iom kompetentiĝi pri la afero de la Kuba Kvinopo kaj cetere ankaŭ pri la usona jursistemo kiu tenas ilin kaptitaj. En Esperanto ekzistas sufiĉe interesaj artikoloj pri tio. Vikipediisto: Vilhelmo

Neneŭtrala artikolo[redakti fonton]

"Artikoloj pri la kontraŭkuba terorismo de usonaj ekzilkubanoj" + ligiloj ne estas enciklopedieca kaj certe ne neŭtrala. Bv. adapti.

- Bv. diri kiu vi estas. Cetere: kial tio estas ne enciklopedieca kaj kial ne neŭtrala? Lando devas esti prezentata laŭ siaj plej karakterizaj trajtoj, kiuj kompreneble ne estas la samaj por ĉiuj landoj. La terorismo de Usono kontraŭ Kubo, organizita aŭ subtenata de la CIA, estas specifa por Usono kaj Kubo kaj nepre mencienda en la prezentado de Kubo kaj de Usono, alie oni prisilentus gravan trajton de la lando, verŝajne el ideologiaj motivoj.


Vikipediisto: Vilhelmo


Mi tute konsentas al tiu rimarko. La kubana ŝtata propagando enpenetris ĉien. La kaŭzo de reagoj flanke de Usono kaj ekzilkubanoj serĉeblas en la diktaturaj paŝoj ekde la komenco de a kastrista registaro en la jaro 1959.


La raportoj pri laŭdiraj usono-subtenataj agadoj kontraŭ Kubos superfluas.

Ĉirilata ligilo troviĝas jam sub mediloj. Krome iu intencis deturni atenton de supremo de homaj rajtoj sub diktaturo, kiu siavice ne permesas esprimon de libera opinio, sed male kontrolas ĉiujn medilojn, eĉ la kubanan Esperantan movadon. Oni aŭdu nur la propagandon de radio Havano. --87.184.206.49 21:10, 25. Nov 2008 (UTC)Librepensanto

- Ĉu estas vi la vandalo kiu forviŝis miajn rimarkojn pri la kuba elektosistemo? Ĉu vi interpretas tiun rimarkon kiel "deturni atenton de subpremo de homaj rajtoj"? Ĉu oni ne prezentu ĉiujn aspektojn de afero?

La prezentado de mankoj de realigo de homaj rajtoj en iu lando estas certe unu afero, la prezentado de atingo de homaj rajtoj, chefe se tio estas unika trajto de la koncerna lando (nome la difino de la kandidatoj de la loghantaro mem anstatau fare de partio) kaj nepre prezentenda.

Ĉiukaze, la (ĉu via?) aserto: "Emfazinda estas, ke en kubanaj elektoj nur unu partio estas allasita. Prezentiĝas nur tiom da kandidatoj, kiom da seĝoj estas disponeblaj. La duono estas proponita de lokalaj parlamentoj, la alia duono de amasaorganizoj kiel CDR, sindikatoj kaj uniĝoj de kampanaroj, virinoj aŭ junularoj. La ununura ebleco montri onies opozicion estas doni malvalidan voĉon."

estas absolute malĝusta. Pri kiu lando tiu homo parolas?!


Vi nomas vin "Librepensanto", kio similas al "liberpensanto", en Kubo oni diras, laŭ José Martí, "Por esti libera necesas esti klera". Se vi nomas "laŭdiraj" la uson-subtenatajn agadojn (ekz-e la detruon de pasaĝer-aviadilo en plena flugo kun rezulto de pli ol 70 mortintoj), vi montras ke vi parolas pri aferoj kiujn vi ne scias. Vikipediisto: Vilhelmo

Anstataŭ Kuba Respubliko, ĉu la oficiala landnomo ne devus esti Respubliko Kubo? —La komenton aldonis, sen subskribo, 200.0.24.66 (diskuto • kontribuoj)

Kubo estu sufiĉe bona ĉar vikipedio ne ĉiam uzas oficialan landan nomon por artikolo titolo, sed emas elekti pli konatan nomon. Kaj kutime vikipediaj landaj artikoloj ne uzas apartigilon per krampoj en sia titolo. Estas saltilo de Kubo al Kubo (lando), sed tial mi proponas alinomigon al Kubo.--Salatonbv (diskuto) 09:40, 16 Dec. 2013 (UTC)
✔ Farite ne estas kontraŭaĵo. Kara administranto (ekz KuboF), bv alinomi la titolon kun krampoj al nenio, Kubo.--Salatonbv (diskuto) 08:36, 23 Dec. 2013 (UTC)
Dankon! Dankon! KuboF. Ĉu eble oni necesas ŝanĝi la ligilojn ĉi tien permane aŭ kubote?--Salatonbv (diskuto) 00:15, 24 Dec. 2013 (UTC)
Ĝenerale, se funkcias alidirektilo, ŝanĝado de ligiloj ne estas urĝa. Se vi pensas ke tamen necasas ilin ŝanĝi, sciigu min. Ĝis fino de jaro (kaj kelkaj pliaj tagoj) mi certe ne povos ruli roboton.
PS: Salatonbv, se vi skribos mian nomon kiel vikiligilon, mi estos tuj informita per sciigo pri tio ;) Amike. --KuboF (diskuto) 00:31, 24 Dec. 2013 (UTC)

Alilingvaj fontoj[redakti fonton]

Kio estas la problemo uzi alilingvan fonton pro manko de (sufiĉe da) fontoj en Esperanto ? En aliaj vikipediaj versioj tio ankaŭ ne estas malpermesata.--Alifono (diskuto) 14:08, 18 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Kial vi konsideras tion problemo? Uzu! RG72 (diskuto)