Adelantado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Adelantado estas la hispana titolo por oficiro de la Regno de Kastilio kiu dum la Malalta Mezepoko kompetentis pri juraj kaj registaraj aferoj sur determinita distrikto aŭ regiono donata de la reĝo. Tiu vorto venas de la araba almuqaddám hispane adaptita kiel almodacén. Ĝi komencis aperi unuafoje en navaraj kaj kastiliaj dokumentoj de la 11-a jarcento.