Kuba usonano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La termino kuba usonano (hispane "cubano-estadounidense" aŭ cubano-americano, angle "Cuban American") estas uzata por la homoj el kuba deveno kiuj naskiĝis en Usono aŭ akiris la usonan civitanecon. En Usono, ĝenerale estas uzata la termino "Cubano-Americano."

Post la venko de la kastrisma revolucio en 1959, granda nombro da kubanoj enmigris al Usono, kies plimulto ekloĝis en Miami. Ĉi tiuj unuaj kubanoj foriris pro la okazanta politika ŝanĝo en la insulo, kiuj inkluzivis la konfiskadon de terenoj, negocoj, industrioj kaj la ŝtatigo de la tuta kuba ekonomio.

Post tiu komenca eliro okazis pluraj aliaj amasaj eliroj de kubanoj al Usono.

  • La 28-an de septembro 1965, Fidel Castro anoncis ke ĝis la 10-a de oktobro la haveno de Camarioca estos malfermita por ĉiuj la ekzilitoj kiuj volas sendi la familianojn al Usono. La haveno estis malfermita ĝis la 15-a de novembro 1965. Tra tiu vojo foriris 2979 kubanoj, kaj aliaj 2104 restis en Camarioca ĝis kiam ili estis akceptitaj en luataj ŝipoj de la usona registaro.
  • Post la finoj de la operacoj en Camarioca, kaj laŭ interkonsento inter Lyndon B. Johnson kaj Fidel Castro ekiĝis la t.n. «flugoj de la libereco», vojo pli sekura kaj ordigita. Ĉi tiuj flugoj efektiviĝis du fojojn tage, kvinfoje semajne ekde la 1-a de decembro 1965 ĝis aŭgusto 1971 kiam estis nuligitaj de la prezidanto Richard Nixon. Per tiuj flugoj vojaĝis al Usono 260 561  kubanoj.
  • Inter la 15-a de aprilo kaj la 31-a de oktobro 1980 okazis alia simila incidento al tiu de Camarioca, konata kiel eliro el Marielo. En tiu ĉi okazo 125 000 kubanoj forlasis la insulon per boatoj venantaj el Usono, tiuj ĉi personoj estas ofte konataj kiel "marielitos".
  • Post la tragedio de la trenŝipo 13-a de Marto kaj kelkaj postaj perturboj, la 13-an de aŭgusto 1994 Fidel Castro anoncis ke ekde tiu momento la limgardantoj retroiros, permesante la eliron de la insulo al iuj ajn kiu volas forlasi ĝin. Tiu okazintaĵo okazigis la t.n «krizon de la boatistoj». La 19-an de aŭgusto la administrado de la prezidanto Bill Clinton ordonis la interceptadon de la kubaj rifuĝintoj ĉe la maro kaj ilia translokigo al sekuraj rifuĝejoj en la Militbazo de Guantánamo. Al tiu rifuĝejo estis translokigitaj 32 362 kubanoj, kiuj poste estis akceptitaj en Usono.
  • En la nuntempo ekzistas viz-lotumado nur por kubaj civitanoj laŭ kiu ĉ. 20 000 kubanoj vojaĝas al Usono ĉiujare. Laŭ la ciferoj de la Sekcio de Interesoj de Usono en Havano, en la alvoko por partopreno en la lotumado de 1998 541 000 kubanoj enlistiĝis.

La kuba komunumo en Usono inkluzivas kaj politikajn ekzilitojn kaj ekonomiajn enmigrantojn el ĉiuj aĝoj kaj regionoj de la lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]