Carlos Prío Socarrás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Prío Socarrás
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1903 (1903-07-14)
en Bahía Honda
Morto 5-an de aprilo 1977 (1977-04-05) (73-jaraĝa)
en Miamo
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo tombejo Caballero Rivero Woodlawn Park en Miami, Florido vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Belen Jesuit Preparatory School • Universitato de Havano vd
Partio Kuba Aŭtentika Revolucia Partio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos Prío Socarrás (n. en Bahía Honda, Kubo, la 14-a de julio 1903 - m. en Miami, la 5-a de aprilo 1977) estis prezidanto de Kubo de 1948 ĝis la ŝtatpuĉo de Fulgencio Batista la 10-a de marto 1952, tri monatoj antaŭ la alvokado por nova balotado.

Infanaĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Socarrás estis filo de Francisco Prío-Rivas kaj María de Regla Socarras-Socarras. Prío enmiksiĝis en la politiko kiam ankoraŭ estis studento pri juro de la Havana Universitato. Dum du jaroj estis enkarcerigita pro liaj kontraŭregistaraj agadoj; li estis prezidanto de la Studenta Direktorio en 1930. Partoprenis la puĉon kiu metis finon al la diktatoreco de Gerardo Machado en 1933 kaj helpis organizi la Kuban Aŭtentikan Revolucian Partion.

Postenoj antaŭ la prezidanteco[redakti | redakti fonton]

En 1944, la prezidento Ramón Grau San Martín nomumis lin kiel Labor-Ministro kaj poste Ĉefministro. La 1-a de junio 1948 estis elektita prezidento de Kubo.

Prezidanteco[redakti | redakti fonton]

Post lia elektado, oni konsideris lin sufiĉe grava por ricevi la salutvortojn de la prezidanto de Usono Harry S. Truman. Sia prezida periodo estis markita de pliiĝo de la koruptado kaj perforto inter la malsamaj politikaj grupoj.

Ekzilo kaj forpaso[redakti | redakti fonton]

La regado de Carlos Prío Socarrás finiĝis la 10-an de marto 1952 per la militista ŝtatpuĉo de la generalo Fulgencio Batista. Prío foriris al Usono kun sia familio sen defendado de lia regado antaŭ la ŝtatpuĉo. Kvankam li revenis al Kubo la 1-an de januaro 1959, kaj ŝajnas ke li estis en Havano antaŭ ol Fidel Castro mem. Tamen, Prío rompis la rilatojn kun Castro, post la ekkonsolidiĝo de la kastrisma reĝimo. Prío forlasis la insulon en 1961.

Socarrás vivis la lastajn jarojn de sia vivo kiel dizajnisto kaj negocisto en Miami. Carlos Prío sinmortigis la 5-an de aprilo 1977.