Malgranda Milito (Kubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kuba generalo Calixto García en la epoko de la milito.

La Malgranda Milito, kaj en hispana Guerra Chiquita [GEra ĉiKIta] (1879-1880) estis la dua de la tri konfliktoj de la kubaj sendependigaj militoj kontraŭ Hispanio. Ĝi estis la sekvo de la Dekjara Milito (1868-1878) kaj antaŭis al la Necesa Milito, Guerra Necesaria (1895-1898). Ĝi finis per la venko de Hispanio.

Ĝi ekis en la 26a de aŭgusto 1879, kaj post kelkaj minoraj okazaĵoj, la milito finis fine de 1880. La 24 de aŭgusto 1879 estis elsendita la fama krio: «Sendependigo aŭ morto!» en la kampoj de Rioja, proksime al la orienta urbo Holguín kaj poste la movado etendiĝis al la regiono de Gibara.

Ne okazis multaj bataloj en tiu milito. Tiuj malmultaj finis per malvenkoj por la kubanoj. Spite la entuziasmo de la sendependistoj, al tiuj mankis municio kaj la trejnita hispana armeo estis supera.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Clodfelter, Micheal (2017). Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Encyclopedia of Casualty and Other Figures, 1492-2015, 4a eld. McFarland. p. 307. ISBN 978-0786474707.
  • Pérez Guzmán, Francisco: Guerra Chiquita, una experiencia necesaria. 1982
  • Archivo Nacional: Documentos para servir a la historia de la guerra chiquita. Tomo 1ro 1950.