Espejo de Paciencia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espejo de Paciencia
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Silvestre de Balboa
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1608
Ĝenro poemo
vdr

Espejo de Paciencia (Pacienca Spegulo) estas poemo verkita en 1608 de Silvestre de Balboa, skribisto de la urbo Santa María del Puerto del Príncipe. Ĝi estas konsiderata la unua literatura verko verkita en Kubo.

Ĝi estas bazita sur historia fakto pri la kapto de la episkopo de Kubo, Juan de las Cabezas Altamirano,​ fare de la franca korsaro Gilberto Girón en 1604 en la haveno de Manzanillo, kaj posta elaĉeto fare de la lokanoj estritaj de Gregorio Ramos, kaj pri kiel la korsaro estis mortigita de la sklavo Salvador Golomon.[1]

La verko estis kaŝita kaj survivis al incendio kiu detruis la urbon Camagüey en 1616. Ĝi estis malkovrita en 1836 fare de José Antonio Echeverría, kiu trovis la manuskriptojn en tre malbona stato en la arkivoj de la Patriota Socio de Havano, inter aliaj dokumentoj. La poemo estis publikigita laŭ fragmentoj du jarojn post ties trovo, nome en 1838, en la gazeto El Plantel kaj poste komplete por la unua fojo en la dua eldono de la Bibliografía Cubana de los siglos XVII y XVIII.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Balboa, 1988, pp. 10–11, prólogo.
  2. Balboa, 1988, p. 9, prólogo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]