Kandidato

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kandidato estas persono aŭ listo de personoj, kiu(j) petas por si mem, seĝon, postenon, komision, mandaton, titolon, distingon aŭ premion, eble per sukceso en ekzameno, konkurso aŭ baloto.

Per plivastigo de signifo, kandidatoj povas esti personoj, organizaĵoj aŭ verkoj indikitaj de krompersono aŭ krompartio cele al akiro de titolo aŭ distingo. Ekzemple : laŭ propono de sia eldoninto, romano kaj ties aŭtoro povas esti kandidatoj por beletra premio.

Kandidato en la universitata sistemo rusa La grado "kandidato" Ruse кандидат наук, Kandidat nauk) estas grado en sovetia supera instrusistemo. Ĝi korespondas al la doktoreco franca aŭ al PhD anglo-saksa, ĝi agnoskas originan esploroverkon en la sciencaj terenoj. Tien ricevinto povas iĝi instruisto en Universitato, je diversaj gradoj, krom tiu de "profesoro" por kio necesas titolo rusa de "doktoro en sciencoj, same kiel la germana de l'Habilitation.