José Calvo Sotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skulptaĵo kiu reprezentas al José Calvo Sotelo, starigita en Madrido.

José CALVO SOTELO (Tui, Pontevedro, 6-a de majo 1893Madrido, 13-a de julio 1936) estis politikisto kaj juristo de Hispanio.

Li estis ministro de Financoj inter 1925 kaj 1930 (dum la Diktaturo de Primo de Rivera). Ekzilita dum la unuaj jaroj de la Dua Hispana Respubliko, tamen li estis elektita deputito en ĉiuj leĝdonaj povoj, kaj enposteniĝis post amnistio dum la dujara periodo de la radikaluloj-cedistoj en 1934. Li elstaris kiel promonarĥia gvidanto, per la partio Hispana Renovigo, kvankam ĝi ne havis bonajn rilatojn kun aliaj dekstraj potencoj.

En la periodo inter februaro kaj julio 1936, post la venko de la Popola Fronto, li ĉefrolis kelkajn debatojn antaŭ la Kortesoj, kie li petis al la Registaro la restabligon de la publika ordo, aŭ male ĝi devus esti transprenata de la Armeo. En la frumateno de la 13-a de julio 1936 grupo de la Atako-gvardio (speco de polico) kaj socialistoj, gvidataj de la kapitano de la civil-gvardio Fernando Condés, arestis lin en lia hejmo kaj enkondukis lin en kamioneton kie Luis Cuenca, membro de la Socialisma Junularo kaj korpogardisto de Indalecio Prieto pafis lin en la nukon, verŝajne kiel reago al antaŭa murdo de oficiro de la porregistara policaro fare de dekstruloj. En la epoko de la diktaturo li estis honorigita kiel Pramartiro de la Krucmilito ĉar tiu utiligis la ekskuzon de la murdo de Calvo Sotelo, kiel pravigo de la Insurekcio de julio de 1936, kio okazigis la Hispana Enlanda Milito.