Francesc Macià i Llussà

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
     Tio estas Kataluna nomo. La patronomo estas Macià kaj la patrinonomo estas Llussà
Francesc Macià i Llussà
Francesc Macià i Llussà

Francesc Macià, 1925


Seal of the Generalitat of Catalonia.svg
122-a Prezidanto de la Generalitato de Katalunio
En funkcio:
14-a de decembro 1932 – 25-a de decembro 1933
Antaŭulo Josep de Vilamala
Sekvanto Lluís Companys

3-a Prezidanto de la Kataluna Respubliko
En funkcio:
14-a de aprilo 1931 – 28-a de aprilo 1931
Antaŭulo Estanislao Figueras En 1873
Sekvanto Lluís Companys En 1934

Ofic-tenanta Prezidanto de la Generalitato de Katalunio
En funkcio:
28-a de aprilo 1931 – 14-a de decembro 1932
Antaŭulo li mem
Kiel Ofic-tenanta Prezidanto de la Kataluna Respubliko
Sekvanto li mem
Kiel Prezidanto de la Generalitato de Katalunio

Naskiĝo la 21-an de oktobro 1859(nun 1859-10-21)
en Vilanova i la Geltrú, Garraf
Morto la 25-an de decembro 1933 (74-jara)
en Barcelono, Hispanio
Politika partio "Estat Català" ERC
Edzo/ino Eugènia Lamarca
v  d  r
Information icon.svg

Francesc Macià i Llussà (naskiĝis la 21-an de oktobro 1859(nun 1859-10-21) en Vilanova i la Geltrú, Garraf, mortis la 25-an de decembro 1933 en Barcelono, Hispanio) estis la 122-a Prezidanto de Generalitato de Katalunio[1]. Li ankaŭ estis Kataluna oficiro en la Armeo de Hispanio[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Macià atingis la rangon de leŭtenanto-kolonelo dum sia militista kariero. Li kondamnis la atakon de kelkaj hispanaj oficiroj kontraŭ la ĵurnalo La Veu de Catalunya en 1905. Li estis devigita forlasi la armeon [3].

En 1922 li fondis la sendependan partion "Estat Català"[4].

En 1926 li provis ribelon kontraŭ la hispana diktatoreco de Miguel Primo de Rivera. Ĉi tiu ribelo estis bazita en Prats-de-Mollo-la-Preste (Rusiljono). Ĝi estis abortigita de la francaj Ĝendarmoj, sed ĝi gajnigis multan popularecon al lia kaŭzo en Katalunio.

En 1931 Macià proklamis la Liberan Katalunan Respublikon en Barcelono. Li poste estis devigita akcepti partan aŭtonomion ene de la nova Hispana Respubliko. Macià estis la Prezidanto de la Generalitato ekde 1932 ĝis lia morto en 1933. Li estas entombigita en la Tombejo de Montjuïc en la monteto Montjuïc de Barcelono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.president.cat/pres_gov/president/ca/presidencia/origens-generalitat.html Els orígens de la Generalitat (katalune)
  2. Masanés, Cristina (oktobro 2009). "Els orígens del mite", gazeto : Sapiens (katalune), volumo : 84
  3. Esculies, Joan (oktobro 2012). "El cavaller de l'ideal", gazeto : Sàpiens (katalune), volumo : 121, paĝoj : 22-28
  4. Esculies, Joan (decembro 2013). "Macià, el paradigma dels conversors a l'independentisme", gazeto : Ara (katalune), paĝoj : 12

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Macià i Llussà en la baza angla Vikipedio.