Niceto Alcalá-Zamora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Niceto Alcalá-Zamora y Torres (Priego de Córdoba en Kordovo (Hispanio), 6-a de julio 1877 - Buenos Aires, 18-a de februaro 1949) estis la unua prezidento de la Dua Hispana Respubliko.

Juristo, li membriĝis tre juna en la Partio Liberala. Li estis elektita deputisto kaj rapide famiĝis pro siaj elokventaj paroladoj ĉe la Congreso de los Diputados (hispana Parlamento). Li estis ministro pri Ekonomia agado en 1917 kaj ministro pri Milito en 1922, ene de la koncentriga registaro preziditaj de Manuel García Prieto. Li estis ankaŭ reprezentanto de Hispanio ĉe la Ligo de Nacioj.

Li montris sian malŝaton al la akceptado fare de la reĝo Alfonso la 13-a de la diktaturo de generalo Primo de Rivera je la 13-a de septembro de 1923, li ne kunlaboris kun la nova reĝimo. Post la rezigno de la diktatoro, en 1930 li sin deklaris respublikano, kaj komencis konspiri kontraŭ la monarkio, kio kondukis lin en malliberejon.

Post la municipaj balotoj en aprilo de 1931, oni deklaris la respublikon, kaj Alcalá-Zamora prezidis la provizoran registaron la 14-an de aprilo.

Li estis konfirmita kiel ĉefministro post la balotadoj de junio samjara, sed li rezignis en oktobro, pro sia opono al la laikecaj artikoloj de la nova konstitucio.

Tamen, je la 10-a de decembro de 1931 li estis tre majoritate elektita de la Parlamento kiel Prezidento de la Respubliko.

Li ĝuis moderan rolon, kaj havis diversajn konfliktojn kun la registaroj diverstendencaj, malgraŭ la karaktero ĉefe simbola kaj reprezenta de lia posteno.

En 1936, post la venko de la Popola Fronto, li estis forigata el sia posteno, kaj oni elektis nova prezidento la tiaman ĉefministron, Manuel Azaña.

Li ekziliĝis dum la civila milito, kaj klopodis apogi neniun flankon. Li forpasis en Bonaero, kaj liaj restaĵoj estis reportitaj al Hispanio nur en 1979, post la morto de la diktatoro Franco

Vidu: Listo de regantoj de Hispanio