René Lalique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Libelo de René Lalique en la Muzeo Calouste Gulbenkian, Lisbono.
Diademo en la Muzeo Calouste Gulbenkian.

René Jules Lalique (Ay, departemento de Marne, Francio, 6-a de aprilo de 1860 - Parizo, 5-a de majo de 1945) estis privitraartisto kaj juvelisto de Francio. Li estas entombigata en la Tombejo Père-Lachaise.

Li estis grave rekonita pro siaj originalaj kreaĵoj de juveloj, potoj de parfumo, glasoj, kandelabroj, horloĝoj ktp., ene de la stilo modernisma (Art nouveau kaj Art decó). La fabriko kiun li fondis ankoraŭ estas funkcianta (populara pro ties parfumoj) kaj la familinomo Lalique restis asocia al la kreativeco kaj al la kvalito.

Granda admiranto kaj kolektisto de la verko de Lalique estis Calouste Gulbenkian, nafta entreprenisto de armena deveno sed loĝanta en Portugalio, kiu kreis faman institucion Muzeo Calouste Gulbenkian en Lisbono, kie oni ekspozicias bonan montraĵon de la verko de René Lalique [1].