Templo de Debod

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Templo de Debod, nokta vidaĵo.
Templo de Debod

La Templo de Debod estas templo el la Antikva Egiptio kiu nuntempe staras en Madrido (Hispanio). Ĝi situas en la okcidento de la Placo de Hispanio, kune al la Promenejo Pintor Rosales (Okcidenta Parko), en altaĵo kie troviĝis la Kazerno La Montaña (kie okazis kruela epizodo de la Intercivitana hispana milito). Je ĝia translokiĝo al Hispanio, ĝi estis aranĝita laŭ la sama orientiĝo en ĝia origina loko, de oriento al okcidento.

La Templo de Debod estis donaco de Egiptio al Hispanio en 1968, kiel dankado pro la hispana helpo, post la internacia vokado de Unesko por la savado de la temploj de Nubio, ĉefe tiu de Abu Simbel, en danĝero je malapero pro la konstruado de la akvorezervujo de Asuano. Egiptio donacis kvar el la savitaj temploj al diversaj nacioj kiuj kunlaboris: Dendur al Usono, Ellesiya al Italio, Taffa al Nederlando kaj Debod al Hispanio.

La templo havas ĉ. 2200 jarojn. Ĝia plej antikva nukleo estis starigita sub la egipta reĝo Ptolomeo la 4-a Filopatoro, kaj poste ornamita de la nubia reĝo Adijalamani (Adikhalamani) de Meroe je 200-180 a. K., dediĉata al Amono de Debod ("Amani", en la lingvo de Kuŝ) kaj Izisa. Ĝi havas gravajn aldonaĵojn de la ptolomea kaj romi-imperia epoko.

[redakti] Eksteraj ligoj

Koordinatoj: 40°25′26.59″N 3°43′04″O  /  40.4240528°N, 3.71778°O / 40.4240528; 3.71778 (Templo de Debod)

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj