La maja desnuda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La maja desnuda

La nuda Maja (hispane: la Maja Desnuda) estas oleopentraĵo de la hispana pentristo Francisco de Goya (1746-1828), en kiu aperas nuda virino kuŝanta sur lito kun kusenoj. Ĝi estis farita dum iom da tempo de 1797 al 1800, kaj laŭdire ĝi estis la unua bildigo de ina pubhararo en granda okcidenteŭropa pentraĵo. La pentraĵo troviĝas en la Prado-Muzeo en Madrido, Hispanio.

En 1815, la Hispana Inkvizicio alvokis Goyan por riveli kiu komisiis lin por krei la "obscenan" pentraĵon, kaj konsekvence li estis senpostenigita kiel pentristo de la reĝa hispana kortego. Se Goya donis klarigon de la origino de la pentraĵo al la Inkvizicio, tiu klarigo neniam aperis. Du specoj de poŝtmarkoj montrantaj La Majan desnuda-n en memorceremonio de la verko de Goya estis private produktitaj en 1930, kaj poste aprobitaj de la hispana poŝto. En tiu sama jaro, la registaro de Usono baris kaj resendis ajnan poŝtaĵon portanta la poŝtmarkojn.

Alia anekdoto iom pli ĵusa okazis en Cáceres, Hispanio, kiam urba policisto Píriz ordonis retiri el montrofenestro de vendejoj de artaĵoj kopion de tiu famega pentraĵo, ŝajne ĉar povus okazigi skandalon inter geknaboj. Tio okazis en 1976, dum la komenco de la Hispana transiro, sed jam post la morto de Francisco Franco.