Podemos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ni Povas
Podemos
Emblemo de Ni Povas
politika partio en Hispanio
Lando  Hispanio
Estro Ione Belarra
Fondiĝo 11-a de marto 2014
Ĉefa sidejo Strato Zurita, 21. 28012 Madrid
Koloro(j) Viola
Ideologio Maldekstro
Retejo podemos.info
vdr

Podemos (esperante: Ni povas) estas hispana politika movado kreita en januaro 2014. Ĝi estas de maldekstra tendenco kaj klopodas kolekti la senton de protestado el la movado 15-M. Dum plej multe de sia historio ĝi estas gvidata de Pablo Iglesias Turrión. De junio de 2021, la estrecon (kiel ĝenerala sekretario) akiris Ione Belarra.

Historio[redakti | redakti fonton]

La partio estis kreita kun la komenca celo kandidatiĝi al la Eŭropaj balotoj 2014, kie ĝi surprize iĝis la kvara plej voĉdonita forto en Hispanio.

En la ĝeneralaj balotoj okazigitaj en 2015, la kandidatecoj de la partio, sola aŭ en koalicio kun aliaj fortoj akiris fortan sukceson, kun 20,68 % de la balotoj kaj 69 deputitoj en la tuta Hispanio (enkalkulante ankaŭ tiujn en koalicio aŭ en federacio), kun similaj rezultoj en 2016.

En 2019 ĝi prezentiĝis al la du sinsekvaj ĝeneralaj hispaniaj balotoj en koalicio kun Unuiĝinta Maldekstro, sub la nomo Unidas Podemos, kaj kun aliaj nomoj en diversaj regionoj. Ĝi perdis ioman apogon, sed sukcesis sufiĉe por atingi apogon por formi registaron kun la Socialista Partio. De 2020 la koalicio havas kvar ministrojn en la registaro, inter kiuj unu vicprezidanto.

Krizo en Madrido[redakti | redakti fonton]

Más Madrid (Plia Madrido aŭ Plus Madrido) estas politika partio kreita por konkurenci al municipa balotado de 2019 en Madrido, kaj al la balotado por la regiona parlamento Asembleo de Madrido ankaŭ de 2019. La platformo estis prezentita en Novembro 2018 fare de la tiama madrida urbestro Manuela Carmena kiel bazo de kandidataro por klopodo reelekti sin kiel urbestrino. Tiu iniciato estis helpita de la decido de tiamaj skabenoj de la partio Podemos, nome Rita Maestre, José Manuel Calvo, Jorge García Castaño, Marta Gómez, Esther Gómez kaj Paco Pérez, kiu decidis ne plu aktivuli en Podemos kaj anstataŭe fari ĝin en la nova alternativa platformo.​ En Januaro 2019, Íñigo Errejón, ĝis tiam provizora listokapo de Podemos por la regiona balotado de 2019, anoncis sian intencon kandidatiĝi ene de la platformo de Más Madrid, kio okazigis pliajn forirojn de aktivuloj de Podemos.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]