Más Madrid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikono de Más Madrid

Más Madrid (Plia Madrido aŭ Plus Madrido) estas hispana politika partio kreita por konkurenci al municipa balotado de 2019 en Madrido, Hispanio, kaj al la balotado por la regiona parlamento Asembleo de Madrido ankaŭ de 2019. La platformo estis prezentita en Novembro 2018 fare de la tiama madrida urbestro Manuela Carmena kiel bazo de kandidataro por klopodo reelekti sin kiel urbestrino. Tiu iniciato estis helpita de la decido de tiamaj skabenoj de la partio Podemos, nome Rita Maestre, José Manuel Calvo, Jorge García Castaño, Marta Gómez, Esther Gómez kaj Paco Pérez, kiu decidis ne plu aktivuli en Podemos kaj anstataŭe fari ĝin en la nova alternativa platformo. ​ En Januaro 2019, Íñigo Errejón, ĝis tiam provizora listokapo de Podemos por la regiona balotado de 2019, anoncis sian intencon kandidatiĝi ene de la platformo de Más Madrid, kio okazigis pliajn forirojn de aktivuloj de Podemos.[1]

En la municipa balotado de 2019 en Madrido, kvankam la partio atingis malpli ol la rezulto atingita de Ahora Madrid en 2015, Más Madrid estis la kandidataro kiu plej da voĉdonoj ricevis nome 31,0 %, per kio ĝi ekhavis 19 skabenojn.[2]​ Aliflanke, la platformo atingis 14,7 % de la voĉdonoj en la regiona balotado, kio havigis 20 sidlokojn.[3]

Spite la atingitan rezulton en la municipo, Manuela Carmena ne atingis la urbestrecon, kion atingis la kandidato de la dekstrema Partido Popular nome José Luis Martínez-Almeida pro koalicio kun aliaj dekstremaj partioj. Post tio, Carmena rezignis kaj deklaris sin for de Más Madrid.[4]

En la regiona balotado de 2021, Más Madrid atingis 24 sidlokojn per 17,0 % de la voĉdonoj, nome la dua plej voĉdonita antaŭ la PSOE.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Errejón se presentará a las elecciones autonómicas con las siglas de Carmena, no con las de Podemos». RTVE. 17 de Januaro 2019.
  2. «Elecciones locales 2019 - Provincia de Madrid - Municipio de Madrid». Ministerio del Interior. Konsultita la 28an de Majo 2021.
  3. «Elecciones a la Asamblea de Madrid». Comunidad de Madrid. Konsultita la 16an de Majo 2021.
  4. Ignacio Escolar; Fátima Caballero (26a de junio 2019). «Manuela Carmena: "Pedro Sánchez y Pablo Iglesias deberían recurrir a un mediador"». eldiario.es. «Yo seguiré colaborando en la medida de lo que pueda y en lo que me puedan necesitar, pero estoy fuera ya de Más Madrid y será Más Madrid quien tenga que establecer sus propias estrategias.»
  5. Viejo, Manuel (5a de Majo 2021). «Éxito histórico de Más Madrid al superar al PSOE en votos en la Comunidad de Madrid». El País.