Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg

Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg aŭ en hispana Carlos V a caballo en Mühlberg estas portreto pentrita olee sur tolo fare de la pentristo Tiziano Vecellio en 1548. La venecia artisto realigis ĝin por reprezenti la imperiestron de la Sankta Romia Imperio kaj reĝo de Hispanio, Karlo la 1-a, kiel triumfinto de la Batalo de Mühlberg (24-a de aprilo de 1547). Estas pentraĵo de eksterordinara historia valoro kiu projekciis grandan influon sur la tuta epoko baroka.

Surĉevala portreto[redakti | redakti fonton]

En tiu portreto rajda aŭ sur ĉevalo, la imperiestro montriĝas kiel soldato de Kristo defendanto de la kristaneco atakita ekde interne de la Protestantismo. Li kunportas longan lancon, kiu rememoras pri Sankta Georgo, kiu laŭlegende mortigis drakon (mita besto asocia al herezio), kaj pafilo ĉe la selarmaturo. Ĉiukaze la pentraĵo elstaras ankaŭ pri tio kion ĝi ne montras, nome ĝi ne volis emfazi sur la milita venko, kaj la fona pejzaĝo estas trankvila, sen trupoj nek iu ajn reprezento de venkitaj malamikoj.

Per tiu verko, Tiziano resumas la antikvajn idealojn kavaleriajn de Burgonjo, kiujn la imperiestro konis, kun abundaj referencoj al la klasika mondo. Karlo la 5-a estis ofte nomita Cesar Carolus (Karolo Cezaro), kiel klopodo por rilatigi lin al la romiaj imperiestroj. Tiziano kombinas la stereotipojn de mezepoka kabaliro kaj de imperiestra estreco, kaj kreas tiele resumon de publika figuro tiom kompleksa kiom estis tiu de Karlo la 5-a, kiu devis administri kaj unuigi imperion transoceanan kun multajn lingvoj kaj kulturoj.

La pentraĵo rememoras la venkon de la armeo de Karlo la 5-a en la batalo de Mühlberg, okazinta la pasintan jaron. Montras la imperiestron rajde, halte antaŭ la rivero Elbo; malantaŭ li, estas nur arbaro. Kaj la lumo kaj la koloroj estas varmaj, ruĝaj, okroj. La vizaĝo de la imperiestro estas serioza kaj nemovebla. Tiziano estis tre lerta, ĉar li mildigis la plej malfavorajn trajntojn de la monarko (nome prognatismo, elstara mentono).

Ŝajne la pentraĵo ne estis mendita de la monarko, sed de lia fratino Maria de Hungario. Ripetita rakonto asertas, ke la pentraĵo estis faligita de la vento dum ĝi sekiĝis, rezulte en damaĝoj ĉe la gropo de la ĉevalo. La kaŭzita fendo ŝajne estis riparita de alia artisto, nome Christoph Amberger. La radiografioj konfirmas la ekziston de tia damaĝo.

Konservita en la diversaj reĝaj palacoj kiujn la reĝoj konstruigis en Hispanio, la pentraĵo suferis incendion de la Reĝa Alkazaro de Madrido en 1734. Oni atribuis al tiu okazintaĵo la malheligon de la malsupra zono, kie la koloroj de la tero kaj la herbo videblas bruligitaj kaj malpliigitaj al malhela un okro. Feliĉe la esencaj partoj konserviĝis pli bone kaj aktuale konstatiĝas klare, ĉefe danke al ĵusa purigo. La verko iris kun granda kaj grava parto de la hispanreĝa kolekto, al la Muzeo Prado en la 19a jarcento, kie aktuale montriĝas.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sama temo de la Batalo de Mühlberg estis reprezentita tuj poste de Martin van Heemskerck, laŭ dezajno gravurita de Coornhert. Sed li faris ĝin fantaste, per estetiko propra de manierismo. Male, Tiziano montras ĉi tie la imperiestron kun la vestaĵaro kiujn li reale vestis dum la batalo. La armaĵo, prilaborita el oro kaj arĝento, konserviĝas en la Reĝa Armilarejo de la Reĝa Palaco de Madrido, kun la ornamaĵoj de la ĉevalo. Tiziano pentris ĉiujn elementojn detale, ene de sia lerta tekniko kiu havigas prioritaton al la koloro super la linioj.

Kopio de la pentraĵo de Tiziano, fare de Alonso Sánchez Coello, konserviĝas en la Hospitalo Tavera de Toledo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • L. Cirlot (dir.), Museo del Prado II, Col. «Museos del Mundo», Tomo 7, Espasa, 2007. ISBN 978-84-674-3810-9, paĝo 155

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]