Hospitalo Tavera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hospitalo Tavera
ekshospitalo • muzea konstruaĵo [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 54″ N, 4° 1′ 28″ U (mapo)39.865042-4.024421Koordinatoj: 39° 51′ 54″ N, 4° 1′ 28″ U (mapo)
Map
Hospitalo Tavera

Vikimedia Komunejo:  Hospital de Tavera [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Arkaro de la interna korto de la Hospitalo Tavera.
Ekstera vidaĵo de la Hospitalo Tavera.

La Hospitalo Tavera estas fama monumento kaj interesa vidindaĵo en la urbo de Toledo, Hispanio. Temas pri iama hospitalo kaj palaco el la Renesanco, nun Muzeo Duko de Lerma. De stilo renesanca herera, datas el 16a jarcento. Ĝi influis en la plano de El Escorial.

Ĝi estis konstruita inter 1541 kaj 1603 pro ordono de la kardinalo Tavera. Tiu hospitalo estis dediĉata al Sankta Johano Baptista kaj servis ankaŭ kiel panteono por sia mecenato, nome la kardinalo Tavera. Dekomence ĝi ekkonstruiĝis laŭ superrigardo de Alonso de Covarrubias, kiu estis sukcedata de aliaj arkitektoj kaj finis la verkon Bartolomé Bustamante.

Estas du kolonaj kortoj, preĝejo kaj la palaco-muzeo.

Diversaj institucioj hejmas en la palaco.

Ĝi utilis kiel scenejo por diversaj filmoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]