Tripaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj buĉrubopladoj, kiel ŝmiraĵo, estas konsideritaj frandaĵa manĝaĵo.
Buĉrubo ankaŭ povas esti pli malmultekosta speco de manĝaĵo kiu povas esti konsiderita tabuo en kelkaj kulturoj. Ĉi tie kapoj, cerboj, porkopiedoj kaj tripoj por vendo en viandomerkato de Istanbulo.

Tripaĵo, visceraĵobuĉrubo rilatas al la internaj organoj kaj intestoj de buĉita besto. La vorto ne rilatas al speciala listo de manĝeblaj organoj, kiu varias laŭ kulturo kaj regiono, sed inkludas plej internajn organojn krom muskolo kaj osto. Kelkaj kulturoj timemas for de buĉrubo kiel manĝaĵo, dum aliaj utiligas ĝin kiel ĉiutagan manĝaĵon, aŭ en bongustaĵoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj buĉrubopladoj estas konsideritaj frandaĵa manĝaĵo en internacia kuirarto. Tio inkludas grashepataĵon, ŝmiraĵon kaj bovidtimusojn. Aliaj buĉrubopladoj restas parto de tradicia regiona kuirarto kaj povas esti konsumitaj precipe lige kun ferioj. Tio inkludas skotan intestmanĝaĵon, judan hepatohakaĵon, sudusonajn chitterlings, same kiel multajn aliajn pladojn. Intestoj estas utiligitaj ankaŭ kiel enfermaĵo por kolbasoj, kvankam pli malmultekostaj tipoj povas uzi artefaritan enfermaĵon.

Depende de la kunteksto, buĉrubo povas rilati al tiuj partoj de bestokadavro forĵetita post buĉado aŭ senhaŭtigado; ĝi ankaŭ povas rilati al la kromproduktoj de muelitaj grajnoj, kiel ekzemple maizotritiko. Buĉrubo ne uzita rekte por homa aŭ besta nutrado ofte estas prilaborita en fabrika planto, produktante materialon kiu siavice estas utiligita por sterkobrulaĵo; aŭ en kelkaj kazoj, ĝi povas esti aldonita al komerce produktita dorlotbesta manĝaĵo.

En pli fruaj tempoj, ĉikanistoj foje ĵetis buĉrubon kaj alian sentaŭgaĵon al kondamnitaj krimuloj kiel elmontro de publika malaprobo.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto tripo ekzistas en latinidaj lingvoj, ekzemple en hispana tripa, en franca tripe ktp. La sufikso -aĵo estas komuna al aliaj manĝaĵoj, kiaj ovaĵo, kokaĵo ktp.

Tripovendejo[redakti | redakti fonton]

Tripovendejo estas tipo de viandovendejo kie oni vendas viscerojn (renoj, hepatoj, internaĵoj, ktp.) de buĉita animalo same kiel aliajn partojn tradicie konsiderataj restaĵoj: kapoj, oreloj, langoj, piedoj, sango, testikoj ktp. Tripovendado kaj Tripokuirado aplikiĝas al la agado kaj kuirado de la elementoj aĉetitaj tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]