Fernando Redondo Ituarte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Redondo Ituarte
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1882 (1882-11-02)
en Maono
Morto 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (66-jaraĝa)
en Meksiko
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistomilitisto
vdr
Redondo Ituarte kun Emilio G. Linera kaj Julio Mangada Rosenörn, 1918

Fernando REDONDO ITUARTE (naskiĝis la 2-an de novembro 1882 en Maó, Balearoj, mortis en Meksiko en 1949) estis hispana militisto kaj esperantisto.

Li estis kunlaboranto de respublikanaj kaj socialistaj gazetoj pri temoj Esperanta, teozofia kaj politika. Li fondis du gazetojn, gvidis multajn kursojn, kunlaboris al kelkaj E-revuoj.

Granda amiko de Julio Mangada Rosenörn, kun kiu li kunlaboris en la redaktado de gazetoj, gvidado de Hispana Esperanto-Asocio kaj organizado de kursoj.

Li multe verkis kaj tradukis el la hispana; li ankaŭ kunlaboris en la Enciklopedio de Esperanto (1934).

Dum la hispana interna milito, li restis fidela al la respubliko, kaj batalis en la ĉirkaŭaĵoj de Madrido kaj en sia naskiĝinsulo Minorko (Balearoj).

Li ekziliĝis al Meksiko, kie li forpasis en 1949

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.