Xavier Margais i Basi
El Vikipedio
Xavier MARGAIS i BASI (1946-) estas historiisto kaj esperantisto. Kiel historiisto, li ĉefe okupiĝas pri la majorka moderna historio. Li doktoriĝis per ĝisfunda studo de la majorka Esperanto-movado ĝis la enlanda milito, eldonita en 2002. Kiel Esperanto-aktivulo li i.a. kunorganizis la katalunajn kongresojn de Esperanto okazintajn en Majorko en 1993 kaj 2002. Pluraj liaj artikoloj pri la baleara Esperanto-movado aperis en Kataluna Esperantisto.
[redakti] Verkoj
- El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, 2002. ISBN 84-95694-29-8. 376 p.
- La guerra civil a Bunyola. Amb la por al cos. Edicions Documenta Balear, 2004. ISBN 84-96376-02-8.
