Muzeo de la Kostumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de la Kostumo
Museo del Traje
muzeo pri la modo
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Adreso Avenida de Juan de Herrera, 2.
Estiĝo 1925
Jaraj vizitantoj: 78 411 (2015)
Retpaĝo http://www.culturaydeporte.gob.es/mtraje/inicio.html
vdr

La Muzeo de la Kostumo (hispane Museo del Traje) estas nacia muzeo dependa de la Kulturministerio de Hispanio, situanta ĉe la Avenuo Juan de Herrera numero 2, en la Universitata Urbo de Madrido (Hispanio). Ties fundamenta celo estas helpi al la kono de la historia evoluo de la vestaĵaro kaj de la atestiloj de la etnologia heredo reprezenta de la kulturoj de la hispaniaj popoloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu muzeo, spite esti nova institucio, estas rezulto de longa kaj kurioza historio. Nome ties deveno estas ĉe Ekspozicio de la Historia Kostumaro, okazinta en 1925. Per la diskurso inaŭgura de tiu evento, la Grafo Romanones prezentis la ideon konverti tiun ekspozicion portempan en porĉiama Muzeo de la Kostumo.

Post du jaroj oni kreis konsilantaron de la Muzeo kiu devis respondeci pri la havaĵoj de la Ekspozicio, ĉu donacitaj aŭ akiritaj de la ŝtato, kaj formi el ili la novan Muzeo de la Regiona kaj Historia Kostumo (1927-1934).

En 1934, oni realigis la ideon krei alian institucion, kiu kompilu tiujn kolektojn kaj krome trezorigu la tradiciojn de la hispaniaj popoloj. Tiu nova muzeo, nome la Muzeo del Pueblo Español, aldonis la kolektojn de la Seminario de Etnografía y Artes Populares de la Escuela Superior de Magisterio, kaj ampleksajn seriojn de objektoj kiujn la diversaj Regionaj Konsilantaroj akiris el 1934 al 1936.

Post diversaj ŝanĝoj de sidejo, oni translokigis la kolektojn, en 1983, al la konstruaĵo kiun aktuale okupas, kaj kiu tiam estis sidejo de la Hispana Muzeo de Nuntempa Arto.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Aliro[redakti | redakti fonton]

Agado[redakti | redakti fonton]