Virgulino de la Almudeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de la Virgulino de la Almudeno en la Madrida Katedralo.

La Virgulino de la Almudeno (Virgen de la Almudena en la hispana lingvo) estas la nomo de la Virgulino Maria patronino de Madrido (Hispanio). Ĝia nomo venas de la araba Al Mudayna, la kastelo.

Ekzistas kelkaj tradicioj kiuj rakontas diversajn kaj malsamajn tradiciojn pri la origino de la bildo de la virgulino. La unua rakontas ke en la jaro 712, antaŭ la konkerado de la fortikaĵo kiu ekzistis kie nun estas la urbo Madrido, la loĝantoj de la vilaĝo kaŝis bildon de la Virgulino Maria en la muroj de la murego, por savi ĝin de la muzulmanoj. Post la rekonkero de la urbo dum la 12-a jarcento de la reĝo Alfonso la 6-a, komencis la serĉadon de la kaŝita bildo. Post tagoj da preĝado ero de la muro kie troviĝis la bildo, falis, montrante la bildon. Alia tradicio rakontas ke dum vojaĝo de Cido la virgulino aperis al li, petante la konkeron de la fortikaĵo "Mayrīt" (مجريط). Kiam Cido kaj liaj akompanantoj alproksimiĝis al la vilaĝo, ero de la muro kie troviĝis la bildo falis, kaj tiamaniere li povis eniri kaj konkeri la urbon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]