Ponferado
El Vikipedio
Ponferado (hispane Ponferrada) estas urbo, municipo kaj ĉefurbo de la komarko Bierzo kiu troviĝas en la Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Silo kaj Boezo, kaj ĝi havas ĉ. 70.000 loĝantojn (68.965 en januaro 2010[1]), ĝi estas la dua plej grava urbo en la provinco kun aglomeraĵa areo kun pli ol 94.000 loĝantoj. La urboparto de Ponferado, ekskluzive de Flores del Sil, Cuatrovientos, Fuentesnuevas, Dehesas... havas 42.250 loĝantojn, el kiuj 20.297 estas viroj kaj 21.953 inoj.
Demografio [redakti]
Evoluo de la municipa loĝantaro de Ponferado ekde la jaro 1900 ĝis 2010:
| 1900 | 1920 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1990 | 2000 | 2008 | 2009 | 2010 | |||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 7.188 | 9.829 | 13.008 | 23.773 | 37.053 | 45.257 | 52.499 | 60.401 | 62.642 | 67.969 | 69.187 | 68.965 |
Monumentoj kaj lokaj turismaj allogaĵoj [redakti]
- Kastelo de Ponferado
- Baziliko de La Anzino
- Preĝejo Jakobo de Penjalbo
- Monaĥejo Sankta Petro
- Preĝejo Sankta Tomaso
- Preĝejo Sankta María de Vizbajo
Referencoj kaj fontoj [redakti]
- ↑ laŭ ĉiutaga informo de la Urbodomo de Ponferado