Arturo Soria
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 20 Okt. 2010.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Arturo Soria y Mata n. en Madrido, la 15-a de decembro 1844 - m. la 6-a de novembro 1920) estis inĝeniero kaj urbanizadisto de Hispanio, fama ĉefe pro lia koncipiĝo de la Linia Urbo de Madrido. Je lia omaĝo, la ĉefa strato de la madrida distrikto Linia Urbo portas la nomon strato Arturo Soria.
Verkaĵo [redakti]
Por realigi liajn ideojn li kreis la nomatan Madrida Kompanio por Urbigado, kiu aĉetis la terenojn de la orienta parto de Madrido kaj ekkonstruis la unuan linian urbon. Li estis unu el la unuaj enkondukistoj de la unua tramo en Madrido, kreis la suburban fervojon kaj periferian tamon. Ankaŭ li elpensis urban sistemon de telefonkomunikado (1887).
Omaĝoj [redakti]
- Metroo de Madrido dediĉis al li la Metrostacio Arturo Soria (linio
) en Linia Urbo.
- La Madrida Urbodomo, krom la avenuo kiu portas lian nomon, memorigis lin en 1992 per statuo en unu el la flankoj de la avenuo.

