Churro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
  • Atentu: ĉi tiu artikolo pritraktas hispanlingvajn vortojn, ne esperantajn.
Churro kun trinkĉokolado

Oni kutime kovras ilin per sukero, kiu fiksiĝas pro la oleo, kio igas ilin dolĉaĵo.

Se temas pri longa, dika, rekta cilindro, en Hispanujo oni nomas ĝin porra [pora], t.e. klabo. Sed fundamenta churro estas malpli longa kaj dika cilindreto kun formo de alfo. Churro tre popularas dum festoj, aŭ por manĝi post taŭroludaj spektakloj.

Unu el la plej oftaj manieroj por manĝi ĉi tiajn benjetojn estas kun taso de varma ĉokolado (kastilie chocolate con churros; eŭske, txokolatea eta txurroak), aŭ kun laktokafo resp. kafolakto.