ETA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: ETA (apartigilo)
Manifestacio okazis ĉe Madrido je la 13-a de Januaro de la jaro 2007 kontraŭ la terurisma organizaĵo ETA

ETA (eŭske "Euskadi Ta Askatasuna"Eŭskio kaj Libereco) estas la eŭska armeo, kiu agas terorisme, fondita de 1959 studenta grupo en Bilbao (Bilbo) (Universitato Deusto), celante, ke la eŭska regiono:

  • estu memstara socialisma respubliko;
  • inkluzivu la sep tradiciajn regionojn de Eŭskio (la hispana ŝtato poste apartigis tri el tiuj sep regionoj kiel duon-memstaran regiono Eŭska Aŭtonoma Komunumo; alia estas Navaro, ankaŭ en Hispanio; tri el la sep regionoj estas en Francio)

Tiucele, la organizo mortigis pli ol 800 homojn inter 1959 kaj 2007. Ili ankaŭ per minacoj ĉerpis multan subten-monon el pluraj firmaoj.

Milionoj da Hispanoj dum multaj jaroj jam manifestaciis kontraŭ ETA, inkluzive en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo mem. Milionoj ankaŭ manifestaciis kontraŭ la Madridaj atakoj de 11-a de marto 2004, pri kiuj multaj tiutempe kredis ETAn kulpa, grandparte pro manipulado de la informoj fare de la registaro de José María Aznar.

En marto de 2006, ETA anoncis provizoran ĉeson de sia terorista agado. Ĉi tiu ĉeso estis fine rompita la 30-an de decembro de tiu mem jaro, kiam okazis terorisma akto en la flughaveno de Barajas en Madrido kaj definitive rompita la 5-an de junio 2007.

Zutabe ("kolono", en la vaska) estis la interna inform-bulteno de la vaska sendependisma armita organizaĵo ETA.

Viktimoj[redakti | redakti fonton]

Viktimoj
civiluloj 339
policistoj/militistoj 478
entute 817
Fonto: Guardia Civil (Januar 2005)

La hispana ministerio pri internaj aferoj deklaris, ke inter 1960 kaj 2003 817 homoj estis mortigitaj de ETA, inter ili 339 civiluloj. La aliaj apartenis al ŝtataj organoj: Guardia Civil (198 mortintoj), Policía Nacional (145), armeo (97), Policía Local (24), Ertzaintza (eŭska polico, 13), Mossos d'Esquadra (kataluna polico, 1). La civilaj mortigitoj plejparte estis politikistoj, urbaj parlamentanoj, juĝistoj, profesoroj kaj entreprenistoj.

La organizaĵo Gesto por la Paz deklaras, ke momente pli ol 3.000 homoj en Eŭskio kaj en Navarra estas akompanataj de personprotektistoj kaj kromaj 900 estas protektataj de la polico.

La atencoj, kiujn oni imputas al ETA, komenciĝis en 1960. La suba listo montras atencojn depost 1986:

  • 86 / 07 / 14 : atenco per aŭtobombo kontraŭ buso de Guardia Civil, 8 mortintoj kaj 35 vunditoj
  • 87 / 06 / 20 : atenco per aŭtobombo kontraŭ magazeno en Barcelono, 21 mortintoj und 45 vunditoj
  • 87 / 12 / 11 : aŭtobombo antaŭ kazerno de Guardia Civil en Zaragozo, 11 mortintoj, inter ili kvar knabinoj 3- ĝis 7-jaraj, tri virinoj kaj kvar policistoj
  • 90 / 12 / 08 : atenco kontraŭ Guardia Civil en Sabadell, 6 mortintaj policistoj
  • 91 / 05 / 29 : atenco per telelanĉita aŭtobombo kontraŭ garnizonejo de Guardia Civil en Vic, 9 mortintoj
  • depost junio 1991 serio de atencoj kontraŭ civilgardanoj, 9 mortintoj
  • 92 / 02 / 06 : bombatenco kontraŭ buseto de la hispana armeo, 5 mortintoj kaj 7 vunditoj
  • 93 / 06 / 20 : du aŭtobomboj eksplodas en Madrid ene de unu horo, 7 mortintoj
  • 94 / 07 / 29 : bombatenco kontraŭ hispana generalo en la malnova urbo de Madrid, 3 mortintoj
  • 95 / 12 / 11 : atenco per aŭtobombo kontraŭ hispana marino, 6 mortintaj civilaj dungitoj
  • 00 / 02 / 22 : atenco peraŭtobombo kontraŭ la partiestro de PSOE de provinco Alavo en la eŭska ĉefurbo Vitoria, 2 mortintoj
  • 00 / 10 / 22 : atenco per aŭtobombo kontraŭ prizongardisto en Vitoria, 1 mortinto
  • 00 / 10 / 30 : atenco kontraŭ juĝisto de la plej alta kortumo, José Francisco Querol, 4 mortintoj
  • 00 / 11 / 22 : murdo de sciencisto kaj politikisto Ernest Lluch en Barcelono
  • 00 / 12 / 14 : eksplodaĵatenco kontraŭ kataluna komunuma politikisto, 1 mortinto
  • 01 / 02 / 22 : atenco per aŭtobombo en San Sebastián, 2 mortintoj
  • 01 / 03 / 09 : atenco per aŭtobombo en Hernani ĉe San Sebastián, kiam policisto kontrolas suspektan aŭton, 1 mortinto
  • 01 / 03 / 17 : atenco per aŭtobombo en urbo Roses, 1 mortinto, 1 vundito
  • 01 / 05 / 08 : murdo de Manuel Jiménez Abad, prezidanto de PP de Aragono en Zaragozo
  • 01 / 07 / 10 : atenco per aŭtobombo en Madrid, 1 mortinto kaj 13 vunditoj
  • 02 / 08 / 04 : eksplodo de 50-kg-aŭtobombo en banloko Santa Pola (Alicante), 2 mortintoj
  • 02 / 09 / 24 : eksplodaĵatenco en eŭska urbo Berástegui, 1 mortinto
  • 03 / 05 / 30 : atenco per aŭtobombo en Sangüesa en Navarra, 2 mortintoj kaj 2 vunditoj
  • 03 / 07 / 22 : atencoj kontraŭ turisthoteloj en Benidorm kaj Alicante, 1 mortinto, 12 vunditoj
  • 05 / 01 / 31 : eksplodgarnituroj krevas en hotelo en la feria urbo Denia ĉe Alicante, 2 vunditoj
  • 05 / 05 / 25 : aŭtobombo en Madrid, 52 personoj suferis vundojn kaj estis kuracataj, damaĝo de objektoj.
  • 05 / 06 / 10 : obusa atenco kontraŭ la flughaveno de Zaragozo, neniuj vunditoj
  • 06 / 12 / 30 : aŭtobombo en parkdomo de Flughaveno Madrid-Barajas, 2 mortintoj kaj 26 vunditoj
  • 07 / 07 / 03 : eksplodaĵatenco kontraŭ du neloĝataj feridomoj ĉe la franca atlantika bordo, vilaĝo Guéthary
  • 07 / 07 / 25 : du eksplodaĵatencoj kontraŭ la 16-a etapo de la Tour de France, neniuj vunditoj
  • 07 / 08 / 24 : aŭtobombo en Durango, 2 vunditoj
  • 07 / 10 / 09 : aŭtobombo en Bilbao, 1 vundito (korpogardisto de komunuma politikisto de PSE)
  • 07 / 12 / 02 : atenco kontraŭ anoj de Guardia Civil en Capbreton (Francio), 2 mortintoj
  • 08 / 03 / 07 : atenco kontraŭ la socialista politikisto Isaias Carrasco en eŭska urbeto Arrasate ĉe San Sebastián, kiu estis mortpafita

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Detalan dokumentadon pri ETA-atencoj vi povas legi ĉe http://www.el-mundo.es/eta/atentados.html (hispanlingve)