La kavaliro de la mano surbruste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El caballero de la mano en el pecho

La kavaliro kun la mano surbrusteLa ĵuro de la kavaliro, en hispana El caballero de la mano en el pecho —aŭ El juramento del caballero— estas unu el plej famaj portretoj fare de Doménikos Theotokópoulos El Greco. Estas oleo sur tolo pentrita ĉirkaŭ 1578 kaj 1580,[1] nome ties unua hispana epoko.

Oni ne konas certe la identeco de la portretita persono, sed lastatempe oni konsideras, ke li estas la markizo de Montemayor kaj ĉefnotario de Toledo,[2] sed ĝis antaŭ nelonge oni supozis, ke temas pri figurigo de Miguel de Cervantes Saavedra.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Estas unu el la hispanaj portretoj plej konataj en la mondo. Kavaliro havante manon surbruste rigardas la spektanton kvazaŭ farante pakton kun li. La sinteno de la mano ŝajnas esprimo de ĵuro.[3] Tiu viro estas vestita elegante kaj portas orumitan glavon. El oro estas ankaŭ la medaliono kun ĉeno kiun li portas. Tiutempe la pentraĵo iĝis la klasika kaj homora reprezento de al hispana riĉulo de la Hispana ora epoko.

Dum posta restaŭro oni malkovris, ke la fono ne estis nigra sed helgriza, kio rimarkas la figuron, krom ekstera lumo kiu lumigas la vizĝon. Same oni evidentigis la riĉajn nuancojn de la malhela vestaĵaro, kio konfirmas la influon de la venecia skolo.[3]

Manuel Machado dediĉis poemon al tiu pentraĵo, samnoma:[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝlipo ĉe reta Enciklopedio Muzeo Prado. Konsultita la 25an de oktobro de 2012.
  2. Ŝlipo en reta Galerioo Muzeo Prado. Konsultita la 25an de oktobro de 2012.
  3. 3,0 3,1 3,2 CIRLOT, L. (dir.), Museo del Prado I, Col. «Museos del Mundo», Tomo 6, Espasa, 2007. ISBN 978-84-674-3809-3, paĝo 67.
  4. Poema de Antonio Machado, en Miguel d' Ors, Estudios sobre Manuel Machado, Sevilla, Renacimiento, 2000, paĝo 30, ISBN 9788484720133.