Madrido de la Habsburgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fasado de la Preĝejo Sankta Ĝeneso, el la mezepoko, en la zono de Madrido de la Habsburgoj.

Madrido de la Habsburgoj, en la hispana Madrid de los Austrias, estas la nomo kiun ricevas ampleksa zono de la hispana ĉefurbo, sen administra funkcio, konforme al la primitiva mezepoka plano de la urbo kaj al la urbo-ampleksiĝo iniciatita de la Habsburgoj, ekde la regado de la reĝoj Karlo la 1-a kaj ĉefe, Filipo la 2-a, kiu en la jaro 1561, establis la Kortegon en Madrido.

Pro turismaj efektoj, la nomo estas uzata por diskonigi la monumentajn kompleksojn de granda parto de la administraj kvartaloj Sol kaj Palacio, kiuj reprezentas kvaronon de la tuta zono.

Krom ĝia geografia signifo, la termino Madrido de la Habsburgoj havas historian signifon. Laŭ tiu perspektivo, la esprimo estas uzata por la evoluo de la urbo inter la regado de Karlo la 1-a (r. 1516-1556), la unua de la Dinastio de la Habsburgoj, kaj Karlo la 2-a (r. 1665-1700), kun kiu estingiĝis la hispana branĉo de tiu ĉi dinastio.