Svalbardo
Svalbardo kaj Janmajeno estas insularo en Nord-Eŭropo, kiu administre estas ekstera teritorio de Norvegio. Krom la insuloj Svalbardo kaj Janmajeno la areo kovras iujn pli malgrandajn insuletojn. La insularo havas sume 2 500 loĝantojn. Ili parolas la norvegan kaj la rusan lingvojn. La landokodo estas SJ.
En traktato donis al Norvegio la rajton protekti la insulojn, sed multaj norvegoj nuntempe kredas, ke Svalbardo estas centelcente apartenanta al Norvegio, kaj volas igi ĝin memstara provinco, dum Rusio ne agnoskas tiujn pretendojn, plu deziranta havi Svalbardon kiel ejo kien sendi kromajn laboristojn, sub norvega protekto.
Svalbardo havas areon de 62 050 kvadrataj kilometroj. Gravis sur Svalbardo mineja industrio (karbo), sed la minejoj pli kaj pli elĉerpiĝas, lasante lokon al turismo. La Svalbarda naturo ja estas eksterordinara, kun interalie arkta urso. Ĉiuj kiuj eksteriris la ĉefurbon Longjarurbo devas kunporti pafilon. Estas pli da aktaj ursoj (3 000) ol homoj (2 500) sur la insulo.
Janmajeno havas areon de 373 kvadrataj kilometroj. Tie loĝas nur kelkaj sciencistoj.
Janmajeno estas parte kovrita de glaciejo, kaj tie troviĝas la sola aktiva vulkano en Norvegio.
La insularo Svalbardo 80° 45' N, 20° 35' O konsideriĝas la plej norda punkto de Eŭropo.