Historio de Gronlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio de Gronlando, la plej granda insulo en la mondo, estas historio de travivo sub ekstremaj vivokondiĉoj de la arkta klimato. Glacio kovras 84% de surfaco de la insulo, restriktante homan aktivecon al la marbordoj. Gronlando estis nekonata en Eŭropo ĝis la 10-a jarcento, kiam ĝi estis malkovrita fare de vikingoj el Norvegio, kiuj veturis tra Islando. Antaŭ tiu "malkovro", Gronlando jam havis multajn arktajn kulturojn, kiuj malaperis antaŭ alveno de vikingoj. Rektaj prauloj de modernaj inuitoj ne alvenis al la insulo ĝis 1200, sed post kiam vikingoj forlasis la insulon ili estis la sola popolo kiu loĝis sur ĝi dum jarcentoj. Tamen, en memoro de vikinga koloniado, Danio postulis rajtojn por la teritorio kaj rekolonigis ĝin en fino de la 18-a jarcento kaj akiris tie privilegiojn kiel la komerca monopolo.

Dum la Dua Mondmilito, Gronlando apartiĝis fakte, kaj sociale kaj ekonomie, de Danlando, kaj pli alproksimiĝis al Usono kaj Kanado. Post la milito, la kontrolo de la insulo revenis al Danio, sed ĝi ne plu havis kolonian statuson. Do, kvankam Gronlando daŭre apartenas al la Dania Reĝlando, ĝi estas aŭtonoma ekde 1979. La insulo estas la sola teritorio kiu apartiĝis de la Eŭropa Unio, sed ĝi havas statuson de asociita ŝtato.

Fruaj Paleo-eskimaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj homoj, kiuj venis al Gronlando estis tiuj el la Saqqaq Kulturo. Tiu ĉi gento loĝis en la sudokcidenta parto de la lando ekde proksimume 2500AK ĝis 800AK, kiu signifas ke oni konsideras ilin la grupo, kiu vivadis la plej longan tempon en Gronlando ĝis nun (la parencoj de la nuntempaj Gronlandanoj nur alvenis antaŭ 800 jaroj). La plejmulto de la arkeologiaj restaĵoj kiuj ankoraŭ staras, troviĝas ĉe la suda parto de Disko Golfo, kie abundis balenoj kaj karibuoj. Tie, oni kredas, ke ili loĝadis dumvintre en grandaj tendoj dufamiliopaj; kaj dumsomere en pli malgrandaj loĝejoj kun aliaj anoj de malsimilaj Saqqaq triboj. Oni eĉ trovis aro da someraj tendoj kie dekoj da familioj loĝis.

Samtempe loĝis en la nordoriento de la lando la Kulturo Independence I, tiel nomata pro la arkeologiaj restaĵoj trovitaj en la "Independence Fjordo". Ili alvenis en Gronlando cent jaroj post la Saqqaq Kulturanoj, sed en 1000AK, ili malaperis tute. Oni ankoraŭ ne scias kien, aŭ kial, ili foriris. 300 jaroj post la malapero de la "Independence I" Kulturo, ili estis anstataŭitaj fare de nova popolo, nomata la Kulturo "Independence II", kiu loĝis en la sama loko ĝis 80AK.

Norvega koloniado[redakti | redakti fonton]

Malkresko de vikingaj kolonioj[redakti | redakti fonton]

Kulturoj Dorset kaj Thule[redakti | redakti fonton]

Probable, kiam vikingaj koloniistoj alvenis al Gronlando, ili ne renkontis iujn nativulojn. Inuitoj de malfrua Dorset-kulturo probable establiĝis antaŭ ili, sed tiu popolo okupis la ekstreman nordokcidenton de Gronlando, fore de la vikingaj kolonioj lokitaj ĉe la marbordoj en sudoriento. Ekzistas arkeologiaj evidentaĵoj, kiuj postulas iujn kontaktojn inter tiu kulturo kaj la islandaj koloniistoj. Ĉi tiu kulturo malaperis en komenco de 13-a jarcento, preskaŭ en la sama tempo kiel vilaĝoj de la vikingoj en okcidentaj bordoj. En regiono de Dorset-kulturo ekzistas arkeologiaj signoj de inter 4 kaj 30 nomadaj familioj, kiuj kunvenis periode.

Ĉirkaŭ 1200 sur Gronlando establiĝis alia arkta kulturo - la Thule-inuitoj. Ili alvenis de la okcidento apartenis al sama popolgrupo kiu alvenis 200 jarojn antaŭe al Alasko. Ili loĝis pli sude ol la kulturo Dorset, okupante ampleksaj areoj apud la marbordoj de okcidento de Gronlando. Ili estas la prauloj de nunaj Gronlandaj inuitoj. La Thule-inuitoj estis spertaj ĉasistoj kaj povis ĉasi preskaŭ iu ajn besto en tero kaj maro, inkluzive eĉ grandaj balenoj. Malsimile al Dorset, ili scipovis uzi hundojn por tiri sledojn kaj povis ĉasi per pafarkoj. Inuitoj de Thule-kulturo kutimis stoki grandajn kvantojn de nutraĵoj por eviti la malsaton dum vintro. Fruaj Thule-inuitoj evitis altajn latitudojn, kiujn ili atingis nur post alveno de novaj migrantoj el Kanado en la 19-a jarcento.

La naturo de kontakto inter Thule, Dorset kaj vikinga kulturoj estas necerta, sed verŝajne ĝi inkludis interŝanĝojn de varoj. Ankaŭ eblas, ke postaj Thule-inuitoj traserĉis forlasitajn vikingajn vilaĝojn por valoraĵoj. En Dorset-areo neniuj komercaĵoj de vikinga origino estas trovitaj - nur kelkaj "ekzotaj" aĵoj kiuj povas esti iu rara donaco aŭ milittrofeo. Iuj vikingaj eposoj parolas pri armitaj konfliktoj inter vikingoj kaj inuitoj, kiuj povis esti instigitaj fare de ambaŭ flankoj. Tiuj konfliktoj verŝajne kontribuis al malapero de la norvegoj kaj Dorset-inuitoj el Gronlando, sed apenaŭ tio estis plej grava kialo. Senrigarde kio estas la kialo de tiu malapero, Thule-kulturo verŝajne estis pli persistema kontraŭ ĝi, ĉar ĝi ne malaperis el Gronlando kaj travivis ĝis nun.

Dana koloniado[redakti | redakti fonton]

En 1536, Danlando kaj Norvegio kuniĝis oficiale, kaj plejparto de novaj koloniistoj venis el Norvegio. Tamen, Gronlando estis konsiderata kiel dana dependeco kaj ne norvega. Eĉ kiam estis preskaŭ neniu kontakto inter Danio kaj la insulo, la dana reĝo ade deklaris la insulon en lia potenco. En 1660-aj jaroj tiu aserto estas markita per inkludo blanka urso en dana blazono. Dum la 17-a jarcento, anglaj, holandaj, francaj, eŭskaj, germanaj kaj dana-norvegaj ŝipoj ĉasis balenojn apud Gronlando, prilaboris la balenajn korpojn ĉe Gronlandaj marbordoj kaj kolektis puran akvon sur la insulo, sed ili ne kreis iujn permanentajn vilaĝojn. Poste, Danio establis monopolon por balenĉaso en tiu regiono kaj malpermesis agadon de iuj alilandaj ŝipoj.

En 1721, al Gronlando alvenis kunigita komerca kaj religia ekspedicio de norvega misiisto Hans Egede. La ekspedicio strebis ekscii, ĉu iuj eŭropanoj ankoraŭ loĝas sur la insulo, kaj se jes, ĉu ili agnoskis la protestantan eklezian reformon aŭ daŭre estas katolikoj. La ekspedicio ankaŭ estas parto de dana koloniado de la Ameriko. Post tio, iom post iom, Gronlando malfermiĝis al la komerco por Danio kaj iĝis fermita zono por la aliaj landoj. Ĉi tiu nova koloniado havis centron en urbeto Godthåb ("Bona Espero"), lokita en la sudokcidenta marbordo. Kelkaj inuitoj kiuj loĝis proksime al la kolonio estis konvertitaj al la kristana kredo. En la sudo de Gronlando dum ioma tempo ankaŭ ekzistis germana kristana misio.

Kiel Norvegio apartiĝis de Danlando en 1814, post la Napoleonaj Militoj, la dana-norvegaj kolonioj, inkluzive Gronlando, restis sub dana kontrolo. Dum la 19-a jarcento Gronlando iĝis pli kaj pli interesa por sciencistoj kaj esploristoj de polusaj areoj kiel William Scoresby kaj Knud Rasmussen (la lasta mem naskiĝis sur Gronlando). En la sama epoko, prosperis koloniaj kaj misiaj aktivecoj sur la insulo. En 1861, eldoniĝis la unua ĵurnalo en inuita lingvo (Inuktitut). Tamen, la Daniaj leĝoj nur aplikis al kolonianoj, dum la inuitoj restis memregantaj.

En komenco de 19-a jarcento, Gronlando restis senhoma en latitudoj super 81° N. La solaj vizitantoj en tiu zono estis la ĉasistoj, kiuj konstruis rifuĝojn por loĝi dum ĉasado kaj revenis suden poste.[1] La situacio ŝanĝiĝis en mezo de la jarcento pro la enmigro de inuitaj familioj el Kanado, kiuj establiĝis en tiu zono. La lastaj tiaj grupoj alvenis al Gronlando en 1864. Dum la sama periodo, la nordokcidentaj bordoj iĝis malpli loĝataj pro efektoj Islanda erupto Lakagígar el jaro 1784.

Inter 1862 kaj 1863 en Gronlando unuafoje okazis demokrataj elektoj de regionaj reprezentantoj, kaj en 1911 oni kreis du Landsting-ojn (landkonciloj) - unu por la nordo kaj alia por la sudo. La koncilioj restis apartaj ĝis komenco de jaro 1951. Tamen, la gravaj decidoj por la insulo daŭre venis el Kopenhago, kie la Gronlandanoj ne havis iun reprezenton.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gronlanda sendependeco.

En fino de 19-a jarcento aperis granda kritiko de Dana monopolo por la regiono. La kritikistoj asertis ke la danoj tenas nativulojn el neprofitaj kondiĉoj pro limigo de fiŝkaptado. Tamen la Gronlandanoj plejparte estis kontentaj pri la situacio, ĉar ili kredis ke la monopolo sekurigas la estonton de balenĉasada industrio. Krome, multaj alkutimiĝis al la fakto ke sola kontakto por inuitoj kun la mondo estas tra danaj koloniistoj. Tamen, poiome la danoj komencis disvolviĝon de fiŝkaptado en la regiono.

En fino de 19-a - komenco de 20-a jarcento Usonaj esploristoj, inkluzive Robert Peary, esploris nordajn partojn de Gronlando. Peary vere estis unua neinuito kiu malkovris ke Gronlando estas insulo kaj kreis mapon por nordaj bordoj. Poste esplora laboro de Peary estis uzata fare de Usona registaro por subteni ĝiajn teritoriajn postulojn koncerne Gronlando.

Strategia graveco[redakti | redakti fonton]

Post kiam Norvegio akiris sendependecon en 1905, ĝi rifuzis akcepti la dana regno super Gronlando, kiun multaj norvegoj konsideris Norvega posedo. En 1931 norvega balenisto Hallvard Devold laŭvole okupis neloĝatan orientan bordon de Gronlando. Post tio, la okupacio estis apogita fare de la Norvegia registaro. Sed du jarojn poste, la Permanenta Juĝo de Internacia Justeco decidis la problemon favore al la danoj.

La Aerbazo de Thule, establita post la Dua mondmilito, estas la plej norda bazo de Usona aerarmeo.

Dum la Dua mondmilito, kiam Germaniaj nazioj okazigis militooperaciojn apud Gronlando, Henrik Kauffmann, la dana ambasadoro en Usono (kiu jam rifuzis agnoski la germanan okupon de Danlando), subskribis je 9-a de aprilo 1941 traktaton kun Usono, permesante al ĝiaj armitaj trupoj starigi militbazojn en Gronlando. Pro la malfacilaĵoj, kiujn Danlando trafis regante la insulon dum la milito, kaj pro la prosperita eksporto (ĉefe de kriolito), Gronlando komencis ĝui preskaŭ tute sendependan statuson. La provizado de nutraĵoj estis garantiitaj fare de Usono kaj Kanado.

Dum la Malvarma milito, Gronlando ekhavis ĉefan strategian gravecon, ĉar ĝi kontrolis parton de nefrostantaj maraj vojoj de Sovetaj arktaj havenoj kaj al Atlantika Oceano. Ankaŭ, ĝi estis bona bazo por la observado de eblaj uzoj de transkontinentaj balistikaj misiloj, kiuj, plej atendende, devis trapasi super la Arkto. Pro geopolitika utileco de Gronlando, Usono eĉ proponis aĉeti ĝin de Danlando por $100,000,000, sed Danlando neis.[2][3]

En 1951 la traktaton de Kauffman oni anstataŭigis per nova traktato, kiu ebligis Usonon krei militbazojn permanente. En nordokcidento de la insulo Usono kreis permanentan aerbazon, kiu baziĝis en Thule (nun Qaanaaq). En 1953, kelkaj inuitaj familioj estis devigitaj forlasi iliajn hejmojn kaj transloĝiĝi en Danlandon por liberigi spacon por pligrandigo de tiu ĉi bazo. Tial la bazo iĝis fonto de konfliktoj inter dana registaro kaj la Gronlandanoj. La konflikto kreskis en 21-a de januaro 1968, kiam okazis nuklea akcidento: la bombaviadilo B-52 tenante kvar hidrogenajn bombojn frakasis apud la bazo kaj grandaj kvantoj de plutonio eskapis sur la glacion. Kvankam plejparto de plutonio estas rekolektita, la nativuloj ankoraŭ plendas pri misformoj en bestoj pro radiado.

Loka regado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gronlanda sendependeco.

La kolonia statuso de Gronlando estas levita en 1953, kaj ĝi estas konvertita en integra parto de dana reĝlando kun reprezentado en la Folketing. Danlando ankaŭ startis programon por havigi medicinajn servojn kaj edukon al la gronlandanoj. Rezulte, granda parto de loĝantaro transloĝiĝis al la urboj. Ĉar plimulto de gronlandanoj estas fiŝkaptistoj kiuj ne tre sukcesis trovi laboron en urboj, la senlaboreco pliigis, samkiel aliaj sociaj problemoj.

Kiam Danlando ekpartoprenis en eŭropaj interrilatoj kiuj pli poste konvertiĝis en la Eŭropa Unio, ili produktis novajn problemojn kun la eksa kolonio. Gronlandanoj suspektis ke la doganaj limigoj de la Eŭropa Unio estus malutilaj por ilia komerco, plimulto de kiu okazas kun ne-Eŭropaj landoj kiel Usono kaj Kanado. Kiam Danlando, inkluzive Gronlando, aliĝis al la Unio en 1973 (kvankam la 74% de groenlandanoj voĉdonis kontraŭ tio en referendumo), multaj loĝantoj opiniis ke ilia reprezentado en Kopenhago ne estis sufiĉa kaj postulis la memmastrumadon. La Folketing donis sian konsenton por loka Registaro de Gronlando en 1978, kaj en komenco de 1979 . En 23-a de februaro 1982, per 53% de voĉdonoj, la gronlandanoj voĉdonis eliri el la Eŭropa Unio, kaj tiu decido efektiviĝis en 1985. Ĝis nun Gronlando estas la sola aŭtonoma regiono de Eŭropo kiu propravole apartiĝis de la Unio.[4]

Memreganta Gronlando plejparte baziĝas je inuita nacio. Oficiaj danaj nomoj de lokoj estas anstataŭigata per la nomoj el inuita lingvo. Godthåb, la centro de la dana civilizacio en la insulo, nun nomiĝas Nuuk, la ĉefurbo de preskaŭ sendependa Gronlanda registaro. En 1985 estas kreita la Flago de Gronlando, kiu havas la saman kolorgamon kiel la Dana flago, sed aspektas tute alie. Tamen, la movado por tuta sendependiĝo ankoraŭ ne gajnis grandan forton.

Internaciaj interrilatoj, antaŭe manipulitaj fare de Danlando, estas nuntempe plejparte funkcio de loka registaro. Post forlaso de la Eŭropa Unio, Gronlando subskribis specialajn interkonsentojn kun ĝi. Ankaŭ la Gronlanda registaro aliĝis al malpli grandaj organizaĵoj, aparte kun Islando kaj Ferooj, kaj kun inuitoj de Kanado kaj Rusio. Ankaŭ, Gronlando estas unu el fondintaj membroj de ekologia organizaĵo de la Arkta Konsilo (1996). Restarigo de malnova traktato el jaro 1951 inter Danlando kaj Usono ĉi-foje okazas kun partopreno de Gronlanda loka registaro. Gronlandanoj proponis konverton de Thule Aerbazo en internacian stacion por observo de satelitoj sub kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj.[5]

La moderna teknologio faris Gronlandon pli atingebla, interalie pro la aviado. Tamen, la ĉefurbo Nuuk ankoraŭ ne havas internacian flughavenon. Unuaj televido-stacioj de Gronlando estas kreitaj en 1982.

La 25an de novembro de 2008 okazis referendumo por pliampleksigi la memregadon.[6] Se tiu procezo pludaŭros, la celo estus konvoki novan referendumon inter 2016 kaj 2020 pri la aprobo de totala sendependo. 65 % de la voĉdonintoj jesis kaj la aprobo devos esti agnoskata de la parlamentoj gronlanda kaj dana; poste la insula registaro ricevos pliajn regorajtojn kaj la kontrolon de enormaj naturaj resursoj (petrolo, gaso, oro, uranio, zinko kaj plumbo).[7]

Kronologia resumo[6][redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thule Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine Nationalmuseet of Denmark.
  2. Time Magazine Monday, January 27, [[1947]] "Deepfreeze Defense":. Arkivita el la originalo je 2012-11-04. Alirita 2008-08-13.
  3. National Review May 7, 2001 "Let’s Buy Greenland! – A complete missile-defense plan" By John J. Miller (National Review's National Political Reporter:
  4. History of Greenland
  5. International relations. Alirita 2007-04-06.
  6. 6,0 6,1 "Groenlandia vota con vistas a independizarse de Dinamarca", El País, Madrido, 26an novembro 2008, p. 5.
  7. "Groenlandia dice 'sí' a su independencia de Dinamarca. El 75% de los votantes de la mayor isla del mundo aprueban una reforma de su estatuto de autonomía que les concede la autodeterminación", El País, Madrido, 26an novembro 2008, [1]
  • "Groenlandia vota con vistas a independizarse de Dinamarca", El País, Madrido, 26an novembro 2008, p. 5.