Akvedukto de Segovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvedukto de Segovio
ŝtonponto • arkoponto • arkitektura monumento • Romia akvedukto [+]
Koordinatoj40° 56′ 53″ N, 4° 7′ 4″ U (mapo)40.948-4.1177Koordinatoj: 40° 56′ 53″ N, 4° 7′ 4″ U (mapo)

Akvedukto de Segovio (Kastilio kaj Leono)
Akvedukto de Segovio (Kastilio kaj Leono)
DEC
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio
Map
Akvedukto de Segovio
Vikimedia Komunejo:  Aqueduct of Segovia [+]
vdr
Vidaĵo de la Akvedukto.
Vidaĵo de la Akvedukto.

La Akvedukto de Segovio (vere ĝi nomiĝas la ponto de la akvedukto) estas Romia akvedukto kaj unu el la plej signifaj kaj plej bone konservataj monumentoj konstruitaj de la romianoj en Iberio. Ĝi estas la plej grava simbolo por la urbo kaj loĝantoj de Segovio (Kastilio-Leono, Hispanio), kio evidentiĝas en la urboŝildo kie ĝi aperas. Pro manko de la enskribaĵo, kiu antaŭe estis en la atiko de la akvedukto, ne eblas scii la ekzaktan epokon kiam ĝi estis konstruata. La esploristoj pensas ke tio eble okazis inter la dua duono de la 1-a jarcento kaj komence de la 2-a jc., en epoko de la imperiestroj VespasianoNerva. La origino de la urbo ne estas konata. Tamen, oni havas la informon ke ĝi estis loĝata de la vakceoj antaŭ ĝia konkero. La akvedukto de Segovio kondukas la akvon de la fonto Fuenfría, kiu troviĝas en la proksima montaro je 17 km de la urbo, en loko nomata La Acebeda. Ĝi trakuras pli ol 15 km antaŭ la alveno en la urbon. Ĝi estas la plej grava arkitektura mejloŝtono de la urbo. Ĝi ĉiam estis funkcianta tra la jarcentoj kaj eble pro tio ĝi konserviĝas tiom bone en la nuntempo. Ĝi provizis la urbon kaj pli konkrete ĝian Alkazaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]