Atapuerca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kie estas Atapuerca
Monda heredaĵo de UNESKO

Atapuerca (prononco: atapŭerka) estas eta montaro en la provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Tiu montaro disvastiĝas el norde okcidenta loko al sude orienta loko en tiu provinco inter la Kantabra Montaro kaj la Iberia Sistemo.

Ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko, ĉar ĝi enhavas eksterordinarajn arkeologiajn kaj paleontologiajn trovaĵojn, inter kiuj elstaras ostaj restaĵoj de tri malsamaj specioj de homoj: Homo antecessor, Homo heidelbergensis kaj Homo sapiens.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Bildo de la Atapŭerka Montaro, julie 2006

Sierra de Atapuerca estas limigita de la rivero Arlanzón sude, rivero Vera norde kaj la montaro Demanda, apude de Ibera montaro, en la orienta flanko. Estas parto de tiel nomita corredor de la Bureba, grava kaj historia montarvojo inter valo de rivero Ebro kaj baseno de la rivero Duero.

La Sierra de Atapuerca estas modesta montaro, ĝia maksimuma alto estas 1.085 metroj NN (Pinto San Vicente). Ĝi konsistas el kretacea kalk-ŝtono kaj estas kovrita de grandaj arbaroj el verdaj-kverkoj, korko-kverkoj kaj precipe el ulekso, rosmareno, lavendo, timiano kaj salvio.

La Bureba koridoro estis ĉefa montarvojo ligante Eŭropon al la Ibera Duoninsulo. Unu el la ĉefaj Romiaj vojoj pasis sur tiu loko same kiel Jakoba Vojo dum la Mezepoko kaj kiel nuntempe la aŭtoŝoseo AP-1. Ankaŭ por la disvastiĝo de flaŭro kaj faŭno ĝi estis grava.

Geologio[redakti | redakti fonton]

kavernoj de Atapuerca, Hispanio

La Atapŭerka montaro estas antiklinalo konsistanta el kalkoŝtono kaj sabloŝtono el la Kretaceo (80 - 100 milionoj da jaroj mja).

Sur tiuj tavoloj estas miocenaj tavoloj (25 - 5 mja): konglomeraĵoj el kalkŝtono kaj ruĝa argilo el oligoceno, sub tavoloj de marno, argilo, gipso kaj kalkaj kaj marnaj amasoj, devenantaj de la malnovaj lagaj kondiĉoj de la baseno de la rivero Duero.

Fine de plioceno komence de plejstoceno estiĝis la Arlanzón-baseno, alŝutis 15 nivelojn de tre malsimetriaj terasoj. En la karsta kalkmontaro estiĝis multaj kavernoj - komparu la saman situacion en la ŝvaba ĵuraso. Kelkaj kavernoj per terglito malfermiĝis eksteren, povis enveni grundo, pulvoro, polenoj, bestaj restaĵoj, ekskrementoj ktp. Kavoj poste denove estis fermitaj per aliaj glitoj tiel konservinte senŝanĝe la internon ĝis nova termoviĝo remalfermas ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua trovaĵo[redakti | redakti fonton]

En 1863 oni trovis unuan fosilion en loko nomita "Cueva Ciega" (blinda kaverno).

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Enirejo al kavadoj de la Fosaĵo

Fine de 19-a jarcento (1896-1901) stariĝis etŝpura fervojo al urbo Burgos por pli facile ekspluati la multajn minejojn de la regiono kaj ligi la eŭskian ferindustrion. La fervoja trako longas 65 km, la konstruado estis malfacila kaj multekosta. Oni decidis tratranĉi la Atapŭerkan montaron per fosaĵo longa je pli ol unu kilometro kaj profunda je pli ol 20 metroj. [1] Ĝi krucis multajn kavernojn plenaj je materialoj el plejstoceno kaj faris ilin videblaj kaj montris ilian tavolan restadon.

La fervoja entrepreno ĉesis funkcii en 1910, la sekva entrepreno bankrotiĝis en 1917. Tamen la konstruitaj pontoj, talusoj, tuneloj kaj stacioj konserviĝis ĝis hodiaŭ.

En 1950 oni uzis la fervojan fosaĵon kiel ŝtonminejon, kio detruis kelkajn fosiliejojn.

Unuaj elfosadkampanjoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1964 profesoro Francisco Jordá Cerdá komencis unuajn arkeologiajn kampanjojn, kiuj finiĝis post mallonga tempo. Post ok jaroj aro da speleologiistoj, Speleologiista Grupo Edelweiss, malkovris la tiel nomitan „silikan galerion“, kiu entenas restaĵojn de bronzepokaj entombigoj kaj kavo-pentraĵoj.

En la jaro 1973 profesoro J. M. Apellániz komencis elfosadojn ĉe la enireĵo de „Cueva Major“ (granda kaverno), sekvis pliaj dek elfosadkampanjoj.

Nuna studado[redakti | redakti fonton]

Sistemaj esploroj komenciĝis en 1976, unue en la „Galería de Silex“ (fajroŝtona galerio), poste en la „Sima de los Huesos“ (kavo de la ostoj).

Oni trovis olduvejenajn ŝtonajn ilojn en „Gran Dolina“ (900 mil jaroj) kaj en 1992 kraniojn en „Sima de los Huesos“, inter ili la fama kranio numero 5 (karesnomo „Migueleto“ laŭ biciklisto Miguel Indurain), kiu logis internacian sciencan atenton al tiu fosiliejo, gravega por la pristudado de la homa evoluo.

En la jaroj 1994-1995 oni trovis multajn ilojn kaj homajn restaĵojn el periodo de antaŭ 800.000 jaroj, do la ĝis nun plej aĝan trovaĵon de genro Hominidae en Eŭropo.

Jaron poste oni trovis tranĉo- kaj bato-spurojn sur la homaj ostoj, kaj interpretis ilin kiel rita kanibalismo — la plej malnova konstato de kanibalismo en Eŭropo.

En 1997 oni komencis fosi en la Sima del Elefante (kavo de la elefanto) kaj trovis novan homan specion: Homo antecessor (iom inter Homo erectus kaj neandertaluloj). La publikigaĵoj pri tiuj eltrovoj ricevas grandan sciencan atenton kaj gajnas prestiĝajn premiojn (inter ili: „Premios Príncipe de Asturias“ - premio de Princo de Asturio).

En la jaro 1998 oni konstatis ke la restaĵoj el „Sima de los Huesos“ devenas de Homo heidelbergensis, al kiuj oni jam atribuas abstraktigan povon kaj simbolaron, pensojn pri mistikaj problemoj - la trovaĵo sur kiu baziĝas tiuj atribuoj estas manhakileto el valora materialo kaj ambaŭflanke zorge prilaborita, kiu neniam estis utiligita; ĝi troviĝis apud enterigita skeleto.

Flago-de-UNESKO.svg

En 1999 oni komencis elfosi en Cueva el mirador kaj en la sekvanta jaro Atapuerca ricevis la titolon Monda heredaĵo. En la elefantokavo oni trovis stonajan ilojn aĝantajn pli ol unu miliono da jaroj (mja). Oni trovis novan specion de ronĝulo, la Microtus (Allophaiomys) lavocati kaj oni rekomencas elfosadon en la Granda Kaverno.

En Gran Dolina (granda dolino) oni trovis novan specion de kaverna urso, la Ursus dolinensis, kies restaĵojn oni trovis en nivelo TD4.

La elfosejoj de la Montaro de Atapuerca[redakti | redakti fonton]

Plano de la fervoja fosaĵo kaj iliaj malsamaj elfosejoj

En la dua duono de jarcento XIX oni elfosis kelkajn trovaĵojn kiuj montris la tutan arkeologian amplekson de la loko. En la lasta kvarono de la jarcento XX oni faris profundajn sistemajn studojn, per kiuj Atapŭerko montriĝis kiel elstarega trovejo en la mondo, la trovitaj fosilioj ĵetis novan lumon al la evoluo de la homo. La restaĵoj datiĝas el tute diversaj epoko, komenciĝante en la frua plejstoceno (pli ol 1 mja) ĝis holoceno (nuntempo) kaj provizas la sciencon per novaj abundaj informoj pri faŭno, flaŭro kaj klimato de tiu gamo da epokoj.

La tuta aro de arkeologiejoj de Atapŭerko estis deklarita Monda Heredaĵo de UNESCO (2000) kaj ricevis grandan publikan agnoskon (Premio Princo de Asturio en 1997 kaj pluraj aliaj distingoj).

La elfosejoj estas eksterordinaraj pro la diverseco de la epokoj, kiujn reprezentas la fosilioj, pro ilia bona konservado, kaj pro ilia scienca graveco. Ankaŭ la ŝtonaj iloj kiun oni trovis estas el ĉiu teknologia fazo ekde la plej praaj manieroj de tajli ŝtonojn ĝis tiuj, kiuj apartenas al la Bronza epoko.

Rilate al la faŭno oni trovis novan specion de urso de kavernoj, science nomita Ursus dolinensis. La plej grava trovaĵo estas la homaj restaĵoj. Ili estas en pluraj elfosejoj, kio ne estas ordinara. Inter ili oni trovis restaĵojn de la prahomo la plej malnova en Eŭropo: la Homo antecessor, lasta specio en la branĉo el kiu devenis la Homo neandertala (scienca nomo Homo neanderthalensis, la Homo sapiens, kaj la antaŭ-neandertala Homo heidelbergensis.

Sekve oni parolos pri la plej elstaraj elfosejoj, kiuj donis la plej grandan kvanton de informado por kompreni la prahistorion.Inter ili elstaras kiuj estas en la Fervoja Fosaĵo (kiel la Sima del Elefante (E-o: kavo de la Elefanto), Galerio kaj Gran Dolina (granda grunda profondaĵo)), kaj aliaj apartenantaj al aro da kavernoj "Cueva Mayor/Cueva del Silo" (Plej Granda Kaverno/Kaverno de la Silo) (kiel Portalón (E-o: Granda Pordo), Galería del sílex (Galerio de Siliko) kaj "Sima de los huesos" (E-o: kavo de la ostoj). Krome estas "Cueva del Mirador" (E-o: Kaverno de la Rigardejo), kiu troviĝas en la sude orienta ekstremo de la montaro kaj sen ŝajna rilato kun la menciita aro de kavernoj.Oni scias kie troviĝas pli ol 50 eksteraj elfosejoj (kiel Valle de las Orquídeas (E-o: Valeo de Orkideoj) kaj Hundidero (E-o: Sinkiejo), tiun lastan oni ĵus komencis kavi) kaj estas ankaŭ maultaj megalitaj monumentoj dolmenoj en tiu loko, tiel en la montaro kiel en la ĉirkaŭaĵo, kio atestas ke la aro de kavernoj de Atapuerca multe etendiĝas; ne nur konsistas el la fervoja fosaĵo kaj ilia proksimejo.

Fervoja fosaĵo[redakti | redakti fonton]

Situo de la elfosejoj tra la Fervoja fosaĵo, videblaj pro la plafonoj kiu ilin protektas.
(1) Enirejo al la fosaĵo (2) Kavo de la elefanto (3) Galerio (4) Granda dolino

Sima del Elefante[redakti | redakti fonton]

Kavo de la elefanto, orienta parto de la elfosejo. Sube: komparilo de 1 metro.
Elfosado de la malsupraj tavoloj de la Elefantkavo dum la jaro 2006

La elfosejo Kavo de la elefanto, troviĝas en la fervoja fosaĵo proksime de ties suda enirejo. Ĝi estas karsta kaverno, ambaŭflanke de la fervoja fosaĵo, verŝajne 15 m alta kaj 18 m larĝa, plenigita de sedimentoj.

Ĝia nomo devenis de kelkaj bestaj ostoj trovitaj en 2001, kiujn oni komence konsideris kiel elefantaj ostoj, sed kiuj poste montris esti ostoj de rinocero. Nur poste oni ankaŭ trovis elefantajn ostojn en ĉi tiu fosilibedo.

El ĉiuj kavernoj de la fervoja fosaĵo la elefantokavo kiel plej lasta estis sisteme elfosata. La sedimenta tavolo estas 21 m profunda, en ĝi troviĝas spuroj el la diversaj epokoj de homa setlado en la regiono. La plej aĝaj tavoloj (3,5 m sub la nivelo de la fervoja fosaĵo) datiĝas el la frua plejstoceno kaj aĝas pli ol 1 mja — la plej aĝaj tavoloj kun homaj trovaĵoj el la tuta Atapŭerka montaro.

Ĵus tie oni trovis bestajn ostojn kune kun ŝtonaj iloj. Plie, sur kelkaj bestaj ostoj oni trovis markojn faritaj per stona ilo dum la fortranĉo de la viando. Ĉio tio estas pruvo, ke iuj homedoj vivis kaj ĉasis ĉi tie antaŭ 1 mja. Sed ĝis 2007 ne estis trovataj restaĵoj de tiuj homedoj mem. Do ne jam eblis determini, kiu homa specio tiam vivis en Atapuerca. — La homedaj restaĵoj (H. antecessor / H. heidelbergensis) en „Granda dolino“ estas minimume 200 mil jarojn pli junaj.

Tial furoris publikigaĵo en marto 2008, kiu raportis pri trovo de Homo antecessor-ostoj en la Elefantkavo. Temas pri parto de makzelo de individuo, ĉ. 20-jaraĝa, kaj 32 silikaj iloj el olduvejeno (formo 1). Ili estis datigitaj al 1,2 mja, do furore pli antikvaj ol la homedoj el „Granda dolino“. Pro tio oni devis grave ŝanĝi la imagon pri la alveno de Homo en Eŭropo.

En pli supraj (pli junaj) tavoloj oni trovis musteriajn stonajn ilojn de formo 3, oni rilatigas ilin al Neandertalaj homoj, kune troviĝis fosilioj de ĉevaloj kaj cervoj.

Galería[redakti | redakti fonton]

Elfosado en Covacha de los Zarpazos, 2006
La elfosejo Galería

La Galería estis la unua trovejo en la fervoja fosaĵo, kiu estis sisteme elfosata. Ĝi konsistas el subtera galerio (sekcio TG), ligita al la ekstero per „kameno“ (sekcio TN). La enirejo ricevis la nomon Covacha de los Zarpazos (Kavo de la ursaj piedbatoj, sekcio TZ). La kameno, estiĝinta per kolapso de la kava plafono, montriĝis „natura kaptilo“, en kiun falis multaj bestoj (aŭ eble estis enpelataj per ĉasistoj ?) kaj tiel fariĝis predo de homoj kaj aliaj karnovoruloj.

La trovitaj fosilioj datiĝas el epoko antaŭ 200 - 400 mil jaroj. La elfosintoj identigis kvin fazojn de sedimentado (TGI-TGV), homaj restaĵoj troviĝis aparte en la tria. En tiu fazo situas 13 tavoloj de diversa homa setlado, abundas ŝtonaj iloj (formo 2, Aŝelejeno) kun restoj de cervoj, ĉevaloj, bizonoj kaj rinoceroj, la ostoj parte montras spurojn de mordado far ursoj, leonoj, vulpoj kaj linkoj. Krome troviĝis krania fragmento de Homo heidelbergensis

Gran Dolina[redakti | redakti fonton]

Kraniofragmento de juna Homo antecessor

La trovejo Gran Dolina troviĝas je la fino de la fervoja fosaĵo. Ĝi estas la plej konata trovejo de Atapuerca, ĉar ĉi tie troviĝis unuafoje la fosilioj, kiuj poste konatiĝis kiel Homo antecessor. La sedimentoj profundas 18 m, oni distingas 11 tavolojn (TD1 - TD11), kiuj kovras la epokon antaŭ 1 mja (tavolo TD1) ĝis 200 mil jaroj (tavolo TD11).

En la subaj tavoloj troviĝis fosilioj de karnomanĝuloj kiel sabrodenta tigro kaj makula hieno (ambaŭkaze la plej aĝaj tiatipaj fosilioj en Eŭropo), krome nova specio de urso, antaŭulo de la kava urso, nomita Ursus dolinensis. Kaj en tavolo TD4 troviĝis same kiel en la elefantokavo ŝtonaj iloj de formo 1 kaj aĝo de 1 mja.

En 1994 troviĝis en tavolo TD6 restaĵoj de tio, kio poste estis nomita Homo antecessor, homedaj ostoj kun tranĉospuroj de ŝtonaj iloj, indiko de kanibalismo.

En la sekva tavolo TD7 montriĝas geomagneta inversiĝo antaŭ 780 mil jaroj (Brunhes-Matuyama inversiĝo), kiu markas la limon inter frua kaj meza plejstoceno. En tavolo TD10 troviĝas ŝtonaj iloj de formo 3. Krome aperis pliaj restaĵoj de Homo antecessor, per kiuj manifestiĝas la graveco kaj la abundo de la trovejo.

Cueva Mayor[redakti | redakti fonton]

Sima de los Huesos[redakti | redakti fonton]

Sima de los Huesos estas malgranda kamero en la fundo de 13 m profunda truo en la plej malalta parto de la kavo Cueva Mayor. Ĝi enhavas grandan amason da ostoj de homedoj kaj bestoj. La sedimentoj el meza plejstoceno estas elstare bone konservitaj. Lastaj datigoj indikas aĝon de 600 mil jaroj. [2]

La ĉefa malkovro de ĉi tiu trovejo estas restaĵoj de homedoj, pli ol 5 mil fosilioj apartenantaj al ĉirkaŭ 30 individuoj de la specio Homo heidelbergensis en ambaŭ seksoj kaj ĉiuj vivaĝoj. Ili reprezentas pli ol 90% de ĉiuj ĝis nun trovitaj homaj fosilioj el meza plejstoceno.

Kranio n-ro 5 el „Sima de los Huesos“, elfosado 1992. La mandiblo estis trovita dum posta elfosado.

Inter tiuj kranioj pluraj elstaras pro bona konserviteco, aparte kranio n-ro 5, mondvaste unike bone konservita (karesnomita „Miguelón“ laŭ biciklisto Miguel Indurain. [3]

Alia tia karesnomo por homaj pelvo-ostoj estis „Elvis“ (alude al Elvis Presley). [4] Elvis estas la plej kompleta pelvo inter la homedaj ostoj trovitaj. Ĝi apartenis al viro 1,75m alta kaj 95 kg peza. Oni konkludis, ke Homo heidelbergensis estis same alta kiel hodiaŭa homo, sed pli robusta. La pelva kavo estis pli vasta, tial nasko estis pli facila ol por hodiaŭaj virinoj.

Oni supozas, ke Sima de los Huesos estis ejo de funebraj kaj entombigaj ritoj. Nur unusola ŝtona ilo estis trovita inter la ostoj. Ĝi estas pugnokojno, farita el kvarcito kun spuroj da okro. En en la tuta arkeoligiejaro de Atapuerca ĝi estas la unusola pugnokojno el tiu materialo. Krome fajnaj analizoj montris ke ĝi ne havas iujn spurojn de uzado, do neniam estis utiligita kiel ilo. Ankaŭ tiu ŝtona ilo ricevis karesnomon: Excalibur, laŭ la mitologia glavo de Reĝo Arturo. La sciencistoj supozas, ke ĝi estis tombodonaco, kaj el tiu fakto konkludas, ke Homo heidelbergensis jam havis profundajn emociojn, kapablis pri simbola pensado kaj jam havis iujn imagojn pri la problemoj de vivo kaj morto.

La elfosejo Cueva Mayor estas gravega por la kompreno de la homa evoluo.

Portalón[redakti | redakti fonton]

La elfosejo Portalón ĉe la enirejo de Cueva Mayor per siaj trovaĵoj permesas konkludojn pri la bronzepoko (1680 a.K. - 890 a.K.). Ĉefe gravas la ceramiko. Ĝi montras pli ol 400 ikonografiajn motivojn, diversajn ilojn el osto kaj bronzo kaj ornamaĵojn el osto, korno kaj ebono.

La elfosado ankaŭ esploris tavolojn el la malfrua plejstoceno, sed la ĉefaj trovaĵoj estas la neolitikaj, aparte tiuj el la bronzoepoko.

Galería de Sílex[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la Galería de Sílex (silika galerio), malkovrita nur en 1964 de speleologia grupo Edelvejso, alportis spektaklajn trovaĵojn el la bronzepoko. Iam en la bronzepoko la aliro al la kavo estis forbarita, eble per iu terglito, ĝi do konserviĝis preskaŭ sentuŝe en eksterordinare bona stato. En unu el ĝiaj kameroj troviĝis amaso da homaj kaj bestaj restaĵoj kune kun ostaj kaj ŝtonaj iloj kaj krome ceramikaĵoj. Arkeologoj trovas tion indikon pri ritaj agadoj. La muroj montras abundan pentraĵaron kaj gravurojn, parte identaj simboloj kiel sur la ceramikaĵoj.

Aliaj elfosejoj de Atapuerca[redakti | redakti fonton]

Cueva del Mirador[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ĉe la trovejo Cueva del Mirador, kiu situas iom for de la aliaj arkeologiejoj de Atapuerca, oni trovis postlasaĵojn el la bronzepoko. Oni trovis aron de 6 individuoj diversaĝaj kaj de ambaŭ seksoj, datigita al aĝo de 3.670 jaroj, kio indikas, ke la kavo estis enterigejo.

Valle des las Orquídeas[redakti | redakti fonton]

Valle des las Orquídeas estas subĉiela trovejo. Ĝi datas al 27 - 30 mil jaroj, do plejstocena epoko. Dum neolitiko ĝi daŭre estas loĝata, supozeble pro facila atingo de resursoj kaj bona superrigardo pri la teritorio.

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto: Origine la planado de la itinero ne tuŝis Atapŭerkon. Kio finfine kaŭzis la ŝanĝon en la planado, ne plu estas konata.
  2. James L. Bischoff, Ross W. Williams, Robert J. Rosenbauer, Arantza Aramburu, Juan Luis Arsuaga, Nuria García and Gloria Cuenca-Bescós (2007), High-resolution U-series dates from the Sima de los Huesos hominids yields 600 kyrs: implications for the evolution of the early Neanderthal lineage. - Journal of Archaeological Science 34/5, 763-770.
  3. Arsuaga, J.L., Martínez, I., Gracia, A., Carretero, J.M. und Carbonell, E. "Three new human skulls from the Sima de los Huesos Middle Pleistocene site in Sierra de Atapuerca, Spain." Nature 362 (1993): 534-37.
  4. Arsuaga, J.L., Lorenzo, C.L., Carretero, J.M., Gracia, A, Martínez, I., García, N., Bermúdez de Castro, J.M. und Carbonell, E. "A complete human pelvis from the Middle Pleistocene of Spain." Nature 399 (1999): 255-258.