Bulgara Ortodoksa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bulgara Ortodoksa Eklezio
Dosiero:AlexanderNevskiCathedral.jpg
Patriarka Katedralo Sankta Aleksandro Nevski en Bulgario
Geografiaj lokoj Bulgario
Fondinto Sankta Andreo
Nombro de membroj 8 000 000

La Bulgara Ortodoksa Eklezio estas unu el la 15 sendependaj (aŭtokefalaj) Ortodoksaj Eklezioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicio oni asertas, ke ankoraŭ en la 1-a jarcento sur la teritorio de nuna Bulgario ekzistis episkopa katedro en Odessus (nune Varna). La unua episkopo la tradicio nomas Ampliason, instruiton de la sankta apostolo Paŭlo (Rom. 16, 8). Estas konate, ke en la 1-a Ekumena Koncilio partoprenis Protagono, la episkopo de Sradec (nuna Sofio).

La Bulgara ŝtato aperis en la 7-a jarcento per asimiliĝo de tjurka gento "bolgaroj" kun la lokaj slavaj gentoj. Bulgarion baptis la princo Boriso (852-927) en 865. La princo petis fari la novan Eklezion tuj sendependa. La koncilio de 869-870 en la Konstantinopola Sofio-katedralo ne aprobis tiun ideon kaj donis al la nova Eklezio staton de nura aŭtonomeco sub la Patriarko de Konstantinopolo. La princo Simeono (893-927) disbatis grekojn, proklamis sin "caro de bulgaroj kaj romianoj" (bizancanoj nomis sin "romianoj"), kunvenigis ĉ.919 eklezi-popolan koncilion, kiu proklamis la Bulgaran Eklezion sendependa kaj ĝian estron - patriarko. La patriarko de Konstantinopolo ne agnoskis la memproklamitan sendependecon. La princo Petro (927-969) daŭrigis venkoportajn militojn kontraŭ Bizancio. Fine de 927 li aranĝis packontrakton kun ĝi, laŭ kiu la Bulgara Eklezio estis agnoskita patriarkujo kaj li mem - caro. Sed jam sub la regado de liaj filoj Boriso la 2-a kaj Romano la imperiestro Johano la 1-a Tzimisces konkeris la Orientan Bulgarion, sed ne nuligis la patriarkecon. La bulgara patriarko ŝanĝis kelkajn rezidejojn kaj finfine restis en Oĥrido, kiu estis ĉefurbo de la Okcidenta Bulgara Regno. En 1018-1019 la imperiestro Basilo la 2-a konkeris ankaŭ la Okcidentan Bulgarion kaj pro kruelaj punoj rilate bulgarojn ricevis kromnomon "Bulgarobuĉa" (Bulgaroktonus). Sed Basilo la 2-a ne nuligis la sendependecon de la Oĥrida patriarkujo, li nur forprenis patriarkan titolon kaj ekde tiam la sendependa ekleziestro en Oĥrido titoliĝis "ĉefepiskopo". Tiun ĉefepiskopon nomumis la bizanca imperiestro, tamen li ne dependis de la Konstantinopola patriarko. La sendependeco de tiu ĉefepiskopujo daŭris gis 1767, kiam Konstantinopola patriarko sukcesis subigi ĝin al si.

En 1185-1186 fratoj Teodoro Petro kaj Johano Asen la 1-a organizis ribelon kaj fondis la duan Bulgaran Regnon en Ĉedanubujo. La centro de tiu regno estis Tarnovo. La eklezia hierarkio uzis la politikan liberecon kaj, uzante sian eklezian sendependecon, fondis en Tarnovo ĉefepiskopujon, kiu estis sendependa de Konstantinopolo ankaŭ politike. Fondo de tiu ĉi ĉefepiskopujo en Tarnovo disdividis do la sendependan Bulgaran Eklezion en du memregajn branĉojn: 1. Oĥrida ĉefepiskopujo - sur la teritorio, okupita de Bizancio, kaj 2. Tarnova ĉefepiskopujo - sur la libera teritorio de la dua Bulgara Regno.

junaj esperantistoj diverslandaj en programero pri la bulgara ortodoksa eklezio kadre de la IJK 1993

Tiuj ambaŭ branĉoj de la Bulgara Eklezio ĝuis eklezian sendependecon dank'al la ĝenerala sendependeco de la Bulgara Eklezio, kaj ambaŭ tiuj branĉoj estis administrataj de ĉefepiskopo. Sed kiel la ekleziestroj tiel la regnestroj volis restarigi la patriarkecon. En la jaro 1235 la bulgara caro Johano Asen la 2-a kontraktis kun la nicea imperiestro Johano Duka kontraŭ la latina konstantinopola imperio kaj postulis la patriarkan titolon por sia ekleziestro. La titolo estis redonita.

En 1396 Bulgarion konkeris turkoj, kiuj ne volis havi sub si du memregajn ĉefepiskopujojn. Tial ili subigis la Tarnovan ĉefepiskopujon al Konstantinopola patriarko. La stato de bulgaroj sub la rego de la patriarko ne estis agrabla kaj ili ĉiam pli kaj pli maltrankvilis. Fine la sultano mem fondis en 1870 memstaran bulgaran ekzarkujon: restis nur minimuma dependeco de la patriarko: ekzarko devis rememori la patriarkon dum diservoj, sciigi lin pri siaj decidoj kaj ricevi de li krismon. La patriarkoj ĉiel kontraŭagis la efektivigon de la sultana rajtigo, sed la bulgara hierarkio tamen efektivigis ĝin: en 1872 ekzarko estis elektita. Sed la patriarko rifuzis al li pri aŭdienco kaj la ekzarko proklamis plenan sendependecon. Responde al tio la patriarko ekskomunikis la tutan Bulagaran Eklezion. Tiun ĉi ekskomunikon agnoskis la Antioĥia patriarko, sed ne agnoskis la Jerusalema.