Batalo de Ponto Milvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Ponto Milvio de Giulio Romano.

Oni konas kiel la batalo de Ponto Milvio la batalon kiu okazis en la 28-a de oktobro de 312 inter la armeoj de la imperiestroj Konstantino kaj de Maksencio. La venko de la unua derivis en la fino de la tetrarkio (registara sistemo en kiu la povo estis plenumita de kvar personoj konitaj kiel tetrarkoj) kaj igis lin plej suprema aŭtoritato de la teritorioj okcidentaj de la Imperio, dum lia bofrato Licinio regis en la provincoj de Oriento.

Tiu batalo konstituas gravan referencpunkton en la historio de kristanismo, ĉar la kristanaj historiistoj de tiu epoko kaj postaj, influitaj de la rakonto de Eŭsebio de Cezareo, atribuis la venkon de Konstantino al dia interveno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]