Ponto Milvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milvio-ponto en Romo

La Μilvio-ponto (itale: Ponte Mollo/Molle, latine: Pons MilviusPons Mulvius) estas unu el la plej malnovaj pontoj de Romo, Italujo, trans Tibero kun longeco de 136 metroj kaj larĝejo de 8,75 metroj. Strategie temis pri grava loko ĉar tie ĉi eblis facile forbari la prenon de la ĉefa vojo al Romo fare de malamikooj atakantaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruitis tiu ĉi ponto en 207 a.K. dum la Dua Punika milito el ligno. En 110 censoro Marcus Aemilius Scaurus starigis ĝin tute nova el ŝtono. En 312 okazis tie ĉi la fama Batalo de Ponto Milvio. Dum mezepoko ĝi estas parto de la ĉefa vojo kondukanta Romon. Ekskluziva servo por piedirantoj estas ekde 1985.

En julio 2007 rompiĝis lanterna pilastro pro la pezego de seruretoj muntitaj surloke fare de geamantoj. Po du fojojn por monato eblas viziti foiron de antikvaĵ-brokantistoj kaj artaĵvendistoj surponte (Anticaglie a Ponte Milvio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]