Observatorio astronomia vatikana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Observatorio astronomia vatikana, (itale Specola vaticana = spékola vatikana) estas la centro pri sciencoj iam en la aktuala Vatikano, poste en Kastelo Gandolfo, kaj nun en Arizono (Usono) kaj funkciis kaj funkcias kiel teamo por scienca esploro de kristanaj scienculoj per kiu la aŭtoritatuloj de la katolika eklezio sciigas kiel la eklezio ŝatas sciencojn kaj scienculojn. Ĝi dependas de la gubernio de la Vatikana Urboŝtato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kupolo de la teleskopo poziciita sur la tegmento de la apostola palaco de Kastelo Gandolfo.

Tiu scienca institucio povas konsideriĝi unu el plej antikvaj en la monda listo de la astromoniaj observatorioj kaj, eble, ankaŭ unu el la plej famaj. Ĝia origino, fakte, reiriĝas al la dua duono de la 16-a jarcento, pliprecize al 1678 kiam papo Gregorio la 13-a starigis en la perimetro de Vatikano la Gregorian Turon (tiam diratan ankaŭ Turo de la ventoj) kaj ĝian sciencan ekspluaton komisiis al astronomoj kaj “matematikistoj” jezuitaj profesorantaj ĉe la Roma Kolegio, kiuj intertempe estis ŝarĝitaj prepari la reformon de la julia kalendaro, kiu - la nova gregoria - estis promulgita en 1582: tiu tasko komisiita al la papo far diversaj eŭropaj regnoj estis eble okazo por pli perfektigi la obsevatoriajn aparatojn. De tiam, kun substanca kontinueco, la Sankta Sidejo ne ĉesis manifesti intereson kaj doni apogon al la astromonia esploro. Tiu tradicio atingis sian kulminon per la esploroj instigitaj ĉe la Roma Kolegio far Angelo Secchi, kiu unua klasifikis la stelojn laŭ iliaj spektroj. Se tiu atento al la astronomio, kaj per tio al ĉiuj sciencoj, montris konsideron kaj puŝon al la scienca esploro, pluinsistis ankaŭ la akuzo kontraŭ la katolika eklezio pro supozita kaj supozigita ĝia kontraŭeco al la scienca progreso. Kaj estis por senmaskigi la stultecon de tiu akuzo ke Papo Leono la 13-a fondis per Motu proprio ''Ut Mysticam'' de la 14 de marto 1891 kaj instaligis la Observatorion sur la monteto Vatikano, malantaŭ la Baziliko Sankta Petro.

Elmigroj[redakti | redakti fonton]

Aktivante laŭ kvazaŭ 40 jaroj, sub la direkto kaj kunlaboro de diversordenaj membroj kiel Barnabanoj, Oratorianoj, Aŭgustenanoj kaj Jezuitoj, la Vatikana Astronomia Orsevatorio partoprenis en la internacia projekto por la redakto de fotografia panoramo de la ĉielo. En 1910, Pio la 10-a donis pli ampleksajn spacojn al la Observatorio, al ĝi asignante vilaeton kiuj li konstruigis en la Vatikanaj Ĝardenoj kaj elektante direktoron Patro G. Hagen, jezuita. Sed je komenco de la tridekaj jaroj, pliiĝo de elektraj lumoj en la urbo Romo igis la romajn ĉielojn tiel lumajn, ke ne plu eblis por la astronomoj studi la stelojn plej etajn. Pio la 11-a tiam disponis, ke la astronomia observatorio translokiĝu al la lia somera rezidejo en Kastelo Gandolfo sur la Albanaj montetoj je ĉirkaŭ 35 kilometrojn suden de Romo.

Tien ĉi estis kreita, kaj konfidita al jezuitoj, nova Observatorio provizita je tri novaj teleskopoj kaj je astrofizika laboratorio por la spektokemiaj analizoj. Inter la novaj studpropgramoj kiujn iniciatis la nova institucio aparte memorindas la grava esploro pri la variaj steloj. En 1957 krome, per instalaĵo de grandakampa teleskopo laŭ la Schmidt kaj aldono de moderna centro por kalkolado, oni povis etendi la esploron al novaj kampoj kiel la eltrovo de nova teknikoj por la klasifikado de la steloj laŭ iliaj spektroj: esploro, tia, ankoraŭ en la taskoj de la Observatorio.

Sed pro la senintermita plivastiĝo de la urbo Romo kaj de ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, ankaŭ la ĉieloj sur Kastelo Gamdolfo tiel plilumiĝis ke denove la Observatorio devis foriri por vere science agagi. Tial, en 1981, unuafojon en la historio, la Observatorio fondis alian esplorcentron, la "Vatican Observatory Research Group" (VORG), ĉe Tucson, en Arizono (Usono). En 1923, oni, kunlabore kun la Observatorio Steward, finis la konstruadon de la vatikana teleskopo je avana teknologio (VATT), lokigante la Orservatorion sur la monto Graham en Arizono, loko konsiderita plej taŭga por la astromoniaj observoj.

Rilate elmigrojn, tiu al Tukson kreis novajn aparatojn respektante, tial, la funkciadon de la malnova observatorio ("Specola") funkcianta en Kastelo Gandolgo. Tiu ĉi, eĉ, perfektiĝis en la kapablo atingi siajn celojn. Sed nun (2009) ĝi translokiĝas al bazilia monaĥejo, ĵus restrukturita, ĉiam ene de la ĝardenoj de la Apostola Palaco, por lasi pli spacon al la fideluloj vizitantaj la papon, kaj por profiti pli taŭgan obskurecon. Ĝi translokiĝas kun la samaj Jezuitaj fakuloj (15), la sama biblioteko (20.000 volumoj), kun la samaj publika lernejo pri astronomiaj sceincoj. Kompreneble, ankaŭ en la nova sidejo la astronomia teamo koordinate kunlaboros kun la teamo de monto Graham.

Scienca aktivado[redakti | redakti fonton]

VATT estas la unua teleskopo obtika-infraruĝa instalita sur la monto Graham: projekto ĉiam kompletiĝanta per la rekonstruo de la plej grandaj kaj rafinitaj en la mondo. Kun sia propra teleskopo, la astronomoj de la Vatikana Observatorio disvolvas, kiel jam faris ĉe Kastelo Gandolfo, esploprogramojn je longa templimo. Tiel el siaj du centroj, la Kastelgandolfa kaj la Tucsona, la Vatikana Obsrvatorio daŭrigos sian studojn kiuj etendiĝas al kosmologiaj modeloj, spektra klasifikado pri specialaj steloj, ĉieldistribuado de steloj riĉaj kaj malriĉaj je metaloj, binaraj steloj interŝanĝantaj materion, materialo ĉeesta en obskuraj nuboj en kiuj formiĝas novaj steloj, pulvo kiu envolvas junajn stelojn, kaj fine historio de la scienco. La VAO pritraktas tiujn esplorprogramojn kunlabore kun astronomiaj institucioj de diversaj landoj, kiel Argentino, Brazilo, Kanado, Ĉilio, Finlando, Italio, Litovio, Sudafriko kaj Usono, kaj membriĝas al la Internacia Astronomia Unuiĝo (IAU), kaj al la Internacia Centro Relativisma Astrofiziko (ICRA).

Intertempe, post la perdo de la kvalifiko pri primara observatorio, en la Kastelgandolfa sidejo, oni organizas regulajn ciklojn de prelegoj kaj formigajn kursojn; en ĝi krome estas gastigata biblioteko riĉa je 22.000 volumoj (inter kiuj elstaras verkoj de Koperniko, Galilejo, Keplero, Newton, Tycho Brahe, Cavius, Anĝelo Secchi ktp) kaj vasta kolekto de meteorŝtonoj (pli ol 1200 pecoj).

La administrado de la vatikana Observatorio estas komisiita al la Kompanio de Jesuo (Jezuitoj). Ĝia direktoro ekde 1974 ĝis 2006 estis jezuita George Coyne, fama ankaŭ pro lia interveno en la debato pri evoluismo. Aktuala direktoro estas jezuita José Gabriel Funes.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]