Malnova Urbo (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malnova Urbo (ĉeĥlingve Staré Město) de Prago estas regiono kies loĝateco estas sciata ekde la dua duono de la 10-a jarcento.

Tamen la definitiva fondo de la plej malnova kvartalo de Prago okazis en la kvara jardeko de 13-a jarcento. Tiam, inter la jaroj 1232 kaj 1234 la reĝa monstampisto Eberhard fondis oriente de la jam ekzistinta sidloko la Sta Gallo-kvartalon. Tiu nova sidloko de bavariaj koloniistoj etendis sin ĉirkaŭ la paroĥpreĝejo de Sankta Gallo (ĉeĥe: Havel) kaj ĝi diferencis de la antaŭaj per sia regula fondplano.

Ĝi posedis statuton de urbaj liberecoj kaj estis sidejo de la reĝa urbestro. Oriente ĝi estis ĉirkaŭita per remparo kaj fosaĵo formanta duoncirklon, proksimume surloke de hodiaŭaj stratoj "Národní třída" (Nacia Avenuo), "Příkopy" (Fosaĵoj Avenuo - la nomo memori-gas iaman fosaĵon sub la urba muro) kaj "Revoluční třída" (Revolucio Avenuo). Tiamaniere unuiĝis la nova kvartalo Sta Gallo kun la aliaj sidlokoj kaj formiĝis unu administra distrikto, kies centro estis la Foirplaco - la nuntempa Malnovurba Placo, grava nodo de la malnovaj komercvojoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ungelt - Preĝejo de Sta Jakobo - Preĝejo de la Savinto - Getto - Monaĥejo de Sta Agnesa - Svatopluk Čech-ponto - Mánes-ponto - Domo de Artistoj - Nova Urbodomo - Malgranda Placo - Strato de Karolo - Clam-Gallas-palaco - Clementinum - Placo de la Krucanoj - Ponto de Karolo - Malnovurbaj Muelejoj - Rotondo de Sta Kruco - Betlehema Kapelo - Preĝejo de Sta Egidio - Domo "Ĉe Du Oraj Ursoj - Strato Melantrichova - Carolinum - Strato Celetná - Pulvoturo - Strato Rytířská - Preĝejo de Sta Gallo - Strato Havelská - Karbofoiro - Preĝejo de Sta Marteno en la Muro - Platýz

Praha Jewish Cemetery 2003.jpg
OldTownSquareMotl.JPG