François Villon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
François Villon

François VILLON (ĉ. 1431 – ĉ. 1474), kies vera nomo estis aŭ François de Montcorbier aŭ François des Loges, estis franca poeto.

Vivinte en malriĉeco, li elektis sian pseŭdonimon Villon laŭ sia subtenanto Guillaume de Villon, kiu ebligis al li studi en La Sorbonne. En la jaro 1452 li finis la studadon. Li tiutempe amikiĝis kun krimuloj kaj en 1455 li devis fuĝi el Parizo, ĉar li en disputo mortigis (supozeble mem krimulan) pastron. Kune kun ŝtelistoj li vagadis tra la lando. En 1461 oni arestis lin, kondamnis lin al morto, sed amnestiis lin en 1463. Ekde tiam li ne plu montris vivsignon.

La verkaro de François Villon konsistas el baladoj kaj poemoj pri la vivo kiel vaganto. Ĝin karakterizas drastaj ŝercoj en friponeca ĵargono, sed ankaŭ esprimoj de sincera pieco.

En la 20-a jarcento Bertolt Brecht uzis partojn el la baladoj de Villon por sia Dreigroschenoper.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de François Villon: Soife mortas mi; Vulpo, 1977
  • Le lais (verkita 1456, presita 1489)
  • Le petit testament (verkita 1456, presita 1489)
  • Ballade des contre-vérités (1456)
  • Ballade des proverbes (1458)
  • Ballade des menus propos (1458)
  • Le grand testament (verkita 1461, presita 1489)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Soife mortas mi : kvar baladoj. – [Lelystad]: Vulpo, 1977. - 15 p. : ilustr. - ISBN 90-70074-05-2

Epitafo en formo de balado, kiun verkis Villon por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian / François Villon. - En: Tutmonda sonoro / Hrsg.: Kalocsay, Kálmán ; p.312 - 313, vol. 1


Imitaĵo[redakti | redakti fonton]

Hé! Dieu, si j’eusse étudié
Au temps de ma jeunesse folle
Et à bonnes mœurs dédié,
J’eusse maison et couche molle.
Mais quoi? Je fuyaie l’école,
Comme fait le mauvais enfant.
En écrivant cette parole,
À peu que le cœur ne me fend.

O kial mi ne volis studi
En fola tempo de junaĝ'
Kaj min al seriozo trudi?
Mi vivus nun en avantaĝ';
Sed mi, bubaĉo sen kuraĝ',
Forĵetis ĉiam la laboron,
La tro malfrua nuna saĝ'
Nur povas ŝiri mian koron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]