Michel Butor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michel Butor

Michel Butor /miŝel butor/ (1926-) estas franclingva verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskite en 1926-11-14 en Francio apud Lilo michel butor studis beletron kaj filozofion. li instruis en gimnazio en Francio, en Egiptio, en Granda Britio. Li ricevis premiojn, laboris ĉe eldonistoj, vojaĝis plurfoje en Usono. Li instruis universitate en Nico kaj en Ĝenevo. Li vizitis Japanion, Aŭstralion, Ĉinion.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj verkoj de Michel Butor kontribuas al la skolo Nova Romano. Ili konservas la rakontan formon de romanoj, sed eksperimentas per diversaj ŝanĝoj: ekzemple en La Modifo la ĉefpersono de la rakonto estas konstante alparolata per vi, same kiel en la esperanta La Litomiŝla Tombejo de Karolo Piĉ.

Post 1960 la verkoj de Michel Butor pli kaj pli estas grandaj muntaĵoj, faritaj el alternantaj diversspecaj tekstoj: priskriboj de lokoj, poemoj, dialogoj, enciklopediaj tekstoj... Li tiel prezentas simfonie la multajn voĉojn kaj aspektojn de la mondo. Li verkis abunde kaj diverse vojaĝrakontojn, sonĝopriskribojn laŭ plurvolumaj serioj. Kelkaj tekstoj estis destinitaj al radiofonio, multaj etaj libroj faritaj kunlabore kun pentristoj, gravuristoj, fotistoj eldoniĝis etkvante.