Michel Butor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Butor
Persona informo
Michel Butor
Naskonomo Michel Marie François Butor
Naskiĝo 14-an de septembro 1926 (1926-09-14)
en Mons-en-Barœul
Morto 24-an de aŭgusto 2016 (2016-08-24) (89-jaraĝa)
en Contamine-sur-Arve
Mortis pro naturaj kialoj vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko LucingesParizoÉvreux vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
Edz(in)o Marie-Jo Butor vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • eseisto • romanisto • literatura eldonisto • artokritikistotradukistolektoro • faculty member • literaturteoriisto vd
Laborkampo literaturotraduko vd
Aktiva dum 1954– vd
Verkado
Verkoj Second Thoughts ❦
L'Emploi du temps ❦
Degrés ❦
Passage de Milan vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel BUTOR [miŝel butor] (naskiĝis la 14-a de septembro de 1926 en Mons-en-Barœl, mortis la la 24-a de aŭgusto de 2016 en Contamine-sur-Avre[1]) estis franclingva verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskite en 1926-09-14 en Francio apud Lilo Michel Butor studis beletron kaj filozofion. li instruis en gimnazio en Francio, en Egiptio, en Granda Britio. Li ricevis premiojn, laboris ĉe eldonistoj, vojaĝis plurfoje en Usono. Li instruis universitate en Nico kaj en Ĝenevo. Li vizitis Japanion, Aŭstralion kaj Ĉinion.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj verkoj de Michel Butor kontribuas al la skolo Nova Romano. Ili konservas la rakontan formon de romanoj, sed eksperimentas per diversaj ŝanĝoj: ekzemple en La Modifo la ĉefpersono de la rakonto estas konstante alparolata per vi, same kiel en la esperanta La Litomiŝla Tombejo de Karolo Piĉ.

Post 1960 la verkoj de Michel Butor pli kaj pli estas grandaj muntaĵoj, faritaj el alternantaj diversspecaj tekstoj: priskriboj de lokoj, poemoj, dialogoj, enciklopediaj tekstoj... Li tiel prezentas simfonie la multajn voĉojn kaj aspektojn de la mondo. Li verkis abunde kaj diverse vojaĝrakontojn, sonĝopriskribojn laŭ plurvolumaj serioj. Kelkaj tekstoj estis destinitaj al radiofonio, multaj etaj libroj faritaj kunlabore kun pentristoj, gravuristoj, fotistoj eldoniĝis etkvante.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Caccatty, René, "L'écrivain Michel Butor, figure du Nouveau Roman, est mort", Le Monde, 24-a de aŭgusto de 2016. (france)