Petro de Abano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro d'Abano
(1250-1316)
itala filozofo kaj kuracisto
itala filozofo kaj kuracisto
Persona informo
Pietro d'Abano
Naskiĝo 1250
en Abano,  Italio
Morto 1316
en Abano,  Italio
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Padovo, Universitato de Parizo
Profesio
Okupo filozofokuracistoprofesoro • astrologo • astronomo vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro de Abano (1250-1316) (ankaŭ konata kiel Petrus Aponensis Patavinus) estis itala filozofo kaj kuracisto, profesoro pri medicino, filozofo kaj astrologio en Universitato de Parizo kaj ekde 1306 en la Universitato de Padovo, krom tio li estas konsiderata la unua reprezentanto de la aristotelismo en Padovo. Li notindiĝis pro sia verko "Conciliator Differentiarum, quæ inter Philosophos et Medicos Versantur.". Li suferis persekuton de la Inkvizicio pri herezo kaj ateismo. Li mortis en prizono antaŭ la fino de la proceso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

"Conciliator differentiarum", libro eldonita en 1565.

En 1270, Pietro de Abano iris al Konstantinopolo, ĉefurbo de la kristana bizanca imperio kaj unu el la plej grandaj lernocentroj kaj kulturo en Eŭropo. Tie li studis la grekan kaj supozeble li havis aliron al la grandegaj bizancaj bibliotekoj de la antikva greka lernado.[1]

Ĉirkaŭ 1300, estante 43-jara, li translokiĝis al Parizo, kie li daŭrigis siajn studojn kiel Doktoro pri Filozofio kaj Medicino. Tiel kiel la tiamaj erudiciuloj. Pietro de Abano praktikis astrologion kaj eble interesiĝis pri alkemio, samkiel la pluraj metodoj pri estonto-prognozo.

Lia reputacio kiel erudiciulo metis lin en kontakto kun la ĉefa intelektularo samkiel la papo kaj aliaj povoplenaj religiaj figuroj. Kiel kutime, la eŭropa intelektularo ordinare adoptis latinan nomon kaj li estis konata ankaŭ kiel Petrus Aponensis Patavinus. Tamen, liaj medicinaj pacientoj konis lin kiel la "Granda Lombardo", omaĝe al la regiono el kie li devenis, kaŭze de lia reputacio kiel kuracanto. Laŭdire Abano estis konsiderata tre lerta kaj efika kuracisto, kaj pro tio li pagpostulis supermezurajn honorariojn.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]