Arno (rivero)
El Vikipedio
(Alidirektita el Rivero Arno)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Arno | |
|---|---|
| Fluante sub Olda Ponto en Florenco | |
| Longeco | 241 km |
| Alteco de la fonto | 1 385 m |
| Meznombra trafluo | 100 m³/s |
| Akvokolekta areo | 8 228 km² |
| Alfluantoj | Canale Maestro della Chiana, Sieve, Pesa, Elsa, Usciana, Era |
| Alfluas al | Tirena Maro |
| Alteco de la enfluejo | 0 m |
| Rivero en Italio | |
Arno estas rivero de centra parto de Italio kiu naskiĝas ĉe Monto Falterona kaj alfluas al Tirena Maro fluante tra Toskanio.
Gis estas 241 km longa, kaj fluas tra provincoj de Florenco, Arezzo kaj Pizo.
Ĉefaj alfluantoj estas Canale Maestro della Chiana, Sieve, Pesa, Elsa, Usciana kaj Era.
Dum la dua mondmilito ĉiuj pontoj sur la rivero estis detruitaj, la solaj esceptoj estis la Ponte Vecchio (Olda Ponto de Florenco, en la bildo de ĉi tiu paĝo), la Ponte Buriano en Arezzo kaj la Ponte di Bruscheto en Incisa in Val d'Arno. Do, ĉiuj aktualaj pontoj estas aŭ rekonstruitaj aŭ rekte novaj.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
http://www.arno.autoritadibacino.it Akvomastruma aŭtoritato de Arno
Rivero Arno ĉe Pizo (itale)

