Katedralo Santa Maria del Fiore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Santa Maria del Fiore
malgranda bazilikokatedralomuzeo [+]

Koordinatoj43° 46′ 23″ N, 11° 15′ 25″ O (mapo)43.77305555555611.256944444444Koordinatoj: 43° 46′ 23″ N, 11° 15′ 25″ O (mapo)
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

ArkitektoArnolfo di Cambio

Estiĝo8-a de septembro 1296
Poŝtkodo50122 [+]

Katedralo Santa Maria del Fiore (Toskanio)
Katedralo Santa Maria del Fiore (Toskanio)
DEC
Lokigo de Toskanio en Italio

Map
Katedralo Santa Maria del Fiore

Vikimedia Komunejo:  Santa Maria del Fiore (Florence) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La katedralo Santa Maria del Fiore (itale Cattedrale di Santa Maria del Fiore), kromnomita la Duomo, estas la katedralo de Florenco. Ĝi estas la kvara plej granda preĝejo de Eŭropo, post Sankta Petro (Romo), Sankta Paŭlo (Londono) kaj la katedralo de Milano. Ĝi longas 153 metrojn, kaj la bazo de la vasta kupolo (ellaborita de Filippo Brunelleschi) larĝas 90 metrojn. Videblas ene de la katedralo unu el la plej grandaj freskoj de la tuta mondo, plenumita inter 1572 kaj 1579 de Giorgio Vasari kaj Federigo Zuccaro.

La konstruado de la katedralo, komencita sur la eksa loko de la preĝejo Santa Reparata, ekis en 1296 sub la gvidado de Arnolfo di Cambio. Ĝi daŭriĝis fare de Giotto di Bondone inter 1334 ĝis lia morto en 1357. La preĝejo estis oficiale konsekrita la 25-an de marto 1436 de la papo Eŭgeno la 4-a. Ĝi hodiaŭ estas la katedralo de la ĉefepiskopejo de Florenco.

La kupolo[redakti | redakti fonton]

La kupolo planita de Filippo Brunelleschi estis heroaĵo tiutempe, ĉar estis grandega kaj neniu sciis plani ĝin. Estas 40 metroj diametre. Ne estis konstruita el tradicia armaturo (ligna skeleta kadro), sed konstruita el briko en ŝtonaj ŝablonoj. Sur tiu ĉi kupolo, Brunelleschi metis lanterno por lumigi la internon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

La katedralo
[[Dosiero:|eta]]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]