Virakoĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viracocha.jpg
Ruino de urbo Pachacámac kun sanktejo de Paĉamkamak-Virakoĉa
Virachocha2.jpg
Wiracocha.jpg

Virakoĉa (hispane HuiracochaViracocha) estas anda dio de kreado, kiu estis adorita de ĉiuj popoloj de la andaj kulturoj antaŭ la alveno de la hispanoj. Ofte oni kunfandas ĝin kun la mondkreinto Paĉamkamak (Pachacámac) kaj nomas ĝin Paĉakamak Virakoĉa, sed tion ne faris la inkaoj.

En la Inkamitologio Kun Tiksi Virakoĉa (en la Huarochirí-manuskripto: Quniraya Wiraqucha) la kreinto de civilizacioj kaj unu el la plej gravaj dioj inkaaj. Unu legendo rakontas, ke kun sia edzino Mama Kuĉa (marpatrino) li havis filon, Inti (suno), kaj filinon, Mama Kila (luno). En tiu legendo Virakoĉa lasas morti preskaŭ ĉiujn homojn ĉirkaŭ Titikako-lago pro inundo, kiun oni nomas Unu Paĉakuti (akvo-tempo-ŝanĝo). Nur al du homoj li permesas pluvivi por alporti civilizacion al la mondo. En alia legendo Virakoĉa kreis la unuajn ok civilizitajn homojn.

Tiksi (ankaŭ tiqsi) signifas en la keĉua bazo, vira signifas graso (kion la inkaoj konis kiel energifonto) kaj qucha signifas lago (kiel mama qucha: maro). Pacha signifas mondotempo, kamaq kreinto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]